<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Tuesday, December 28, 2004

Cunamo en la Hinda Oceano 

Apenaŭ eblas imagi la dimensiojn de la katastrofo aŭ la profundo de homa suferado. Pro modena komunikiloj ni rapide ekscias pri tiaj eventoj; kaj ni nur povas donaci monon al la helpkaritatoj kaj instancoj kaj iasence kunsuferi kun la suferantoj.

Espereble riĉaj landojreagos malavare; espereble oni rapide starigos sistemon por averti homojn pri cunamojn; espereble ni kolektive agos paceme anstataŭ militeme.

Ni ĉiuj apartenas al unu mondo; ni agnosku ĉiujn homojn ĉie kiel niajn gefratojn. En la vortoj de la skota poeto Roberto Burns: Venu la tago kiam frateco regas en nia mondo.

Friday, December 17, 2004

Ministrejo de Mensogoj 

Estas iom da turbulento en la brita registraro: enlanda ministro David Blunkett eksiĝis abrupte pro sia pruvita kulpo rekte influi la akiron de vizo por la helpistino de la kromedzino: pardonu! ekskromedzino.

La tagon poste 8 leĝlordoj el 9 kondamnis la registraron pro la malliberigado de suspektataj teroristoj sen iu proceso en la kortumoj: tion fari estis unu el la misagoj de Blunkett.

La eksministro enkorpigis malliberalismon.

Tamen, laŭ ĉefministro Blair, David Blunkett estas senkulpa honorinda homo kiu sendube reenofiĉiĝos. Blair ankaŭ arogante ignoris la konkludon de la 8 juĝistoj.

Ĉu principoj gravas nuntempe en la politiko? Ĉu la membroj de la Laborista Partio en la pasinteco agnoskus la nunajn ministrojn? Estas perfido de nobla partio; kaj oni sentas sin senpova.

Demokratieco en Britio estas mortanta.

Friday, December 10, 2004

Kiom da ne-militistoj jam mortis en Irako? 

Je la komenco de la konflikto usona generalo diris: "ni ne kalkulas mortintojn". Certe tio okazis rilate al irakanoj. Ĉu kalkuloj ne gravas por Usono kaj Britio? Jes, se rilatas al usonaj kaj britaj trupoj. Ĉu irakaj vivoj ne gravas? Ironie oni akuzis Saddam pri tia sinteno!

La iraka armeo estis buĉita: eble 15000 mortis; eble 40,000:kiu scias. Raporto en la brita medicina gazeto "The Lancet" atingis statistikan rezulton kiu kalkulis 100,000 ne-soldatajn mortintojn. Artikoloj nur aperas en tiu estimata periodaĵo post rigora kontrolado; tamen, la brita registraro rubigis la rezulton de la esplorado. Fakte Blair tuj rubigas ĉion kio ne plaĉas al li. Kiam la britaj eksambasadoroj skribis kritikeme al "The Times" pri la invado la registraro ignoris ilian proteston kaj kaŝe aludis al aro da samseksemuloj kiuj laboris kaj ludis en mezorientaj paradizoj. La denunco de la episkoparo ankaŭ estis mokita.

Nun 40 eminentuloj ĝentile petas oficialan enketon pri mortintoj en Irako. Blair tuj rifuzis tion fari. Ne gravis, ke la petantoj konsistis el emeritaj generaloj, diplomatoj, ktp.

Estas nur unu ebla konkludo: Blair kaj Bush havas nenian intereson pri ciferoj: aŭ eĉ pri kadavroj se ili estas irakaj.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?