<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Monday, July 31, 2006

Tony Blair, nia amata ĉefministro 

Sendube brita ĉefministro Blair estas tre inteligenta kaj bone edukita kvankam kulture lia scio estas ridinde magra. Politike, li komence ŝorĉis la maldekstron, sed nun lia reputacio estas abisma.

Li reformis la laboristan partion tre racie; sed nun li ne plu estas socialisto.

Lia opiniŝanĝiĝo okazis post la terura evento de 9/11. Komence, li indikis eblecon por ŝanĝi la nejustaĵojn kiu estigis terorismon; tre baldaŭ li akceptis la krudan filozofion de George Bush, kaj neleĝe kaj mensoge partoprenis la invadojn de Afganio kaj Irako. Li ankaŭ komence predikis la bezonegon solvi la palestinan problemon por detrui la radikojn de terorismo; nun tio deziro estas flankenmetita kaj li pasie subtenas la agojn de Israelo.

Ĉu li iam kaŝe influas Bush? Ĉu Bush admiras lin? Ĉu lia mondvizio estas eĉ pli apokalipsa ol tio de la usona prezidento? Kiu vere scias? Eble lia enigmoplena edzino, Cherie?

Nun Britio apartenas al la tri plej malamataj ŝtatoj en la mondo: Usono, Britio kaj Israelo; kaj pro tio la ebleco de terorismaj atakoj kontraŭ Britio kreskas ĉiutage.

Jen resumege la nuna situcio: en Usono regas Bush kiu ne taŭgas estri vilaĝon, sed detruas naciojn; en Israelo regas Olmert kiu murde provas montri sin durulo; en Britio regas Blair kies orgojlo kreskas ĉiutage, sed kiu pro iu obskura kialo adoras Bush.

Jen la sankta triunio; jen la akso de malbono.

Thursday, July 20, 2006

Israelo: mortigadmaŝino 

Antaŭ unu semajno okazis incidenteto apud la landlimo inter Israelo kaj Lebanono. Mi zorgeme elektis la vorton "incidenteto", ĉar - kvankam oni povis argumenti pri tio kio okazis kaj ĝiaj genezo kaj eblaj konsekvecoj - tutcerte ne temis pri batalo dum grandskala milito.

Tamen, la reago de Israelo estis eksterordinara: ili feroce atakis Lebanonon. La atako estis kontraŭ la infrastrukturo kaj civitanoj de tiu malfeliĉa nacio. La gerilanoj Hezbollah tuj lanĉis raketojn kontraŭ norda Israelo.

Ĝis nun - objektive - malmulte okazis en Israelo; tamen, Lebanono estas terure punata. Lando kiu antaŭe suferadis kaj estis parte okupaciata de Israelo dum preskaŭ 20 jaroj nun rigardas kun miro kaj kolerego la grandskalan mortigon de senkulpaj homoj, la detruon de la ekonomio kaj la neniigon de kulturo kaj turisma renesanco

Usono kel kutime ne riproĉas Israelon; UN estas paralizita; kaj la brita ĉefministro Blair eĥas la vortojn de Bush la amata.

Jen la nuna situacio; kaj la registaro de Palestino estas kritikita ĉar ĝi rifuzas agnoski Israelon!

Oni admiras la kuraĝon de la 20% el la israela loĝantaro kiu kontraŭstaras tion kio okazas. Tamen, kion oni faru rilate al ŝtato kes agoj estas tiel ekstremaj kaj kies sinteno indikas psikozon?

Sendube Usono povus fari ion; sed optimismo mankas al mi dum la firegado de Bush.

Tamen, Usono ververe ne estas la tuta mondo, kaj aliaj landoj devas kontraŭstari la agojn de lando kiu perfidas ĝiajn fondintojn kaj la agojn de ĝia mezorienta kolonio.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?