<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Wednesday, September 03, 2008

Alemenaŭ ŝi belaspektas! 

Ĉu iu vere komprenas la mondon de usona politiko? Dum jaroj mi provis, sed ne sukcesis.

Nun mi havas ian ideon pri la konceptaron de kandidato Barrack Obama - kvankam mi ankoraŭ havas dubojn pri lia radikaleco.

Mi ankaŭ komprenis la argumentojn de John McCain pri lia sperteco; sed ŝajne subtaksis lian kapablecon agi eksterordinare.

Li ĵus elektis la virinon kiun li deziras esti vicprezidanto, Sarah Palin. Ŝi estas treege konservativa; tio eble gajnos subtenantojn por la kampanjo. Sed rilate al sperto? Ŝi havas preskaŭ neniun sperton. Ŝi loĝas en la usona kolonio de Alasko apude al Ruslando. Ŝi estis urbestro de urbeto, kaj nun dum malpli ol 2 jaroj estras la ŝtaton de Alasko. Ŝi nur unufoje vojaĝis eksterlanden - dum 2 tagoj!

Ĉu McCain estas freneza? Ĉu li havas kaŝitan planon?

Ĉu belaj virinoj plaĉas al li?

Eble li vere frenezas; sed ankoraŭ estas dubetoj.

Tamen, estas neniu dubo pri la frenezeco de la nuna Prezidanto!



This page is powered by Blogger. Isn't yours?