<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Saturday, July 11, 2009

Katastrofo en Afganio? 

Dum 24 horoj 24 britaj soldatoj estis mortigitaj en Afganio; la "forgesita milito" nun troviĝas denove sur la gazetaj frontpaĝoj.

La brita ĉefmininistro Gordon Brown provas konvinki homojn pri la taŭgeco de sia granda strategio: li kampanjas kontraŭ la Talibanoj; li ankaŭ kampanjas kontraŭ Alkaido. Homoj estas dubemaj; venko neniam venas.

La antaŭuloj de la Talibanoj estis subtenataj de Usono kaj Britio por batali kontaŭ Sovetio; ili daŭre batalas kontaŭ ĉiuj invadantoj, inkluzive de Usono kaj Britio. Ĉiam samis en Afganio.

Kio estas Alkaido? Movado aŭ sekto aŭ internacia organizo? Neniuj scias. Ĝi estas termino por priskribi ĉiujn demonojn!

Tamen, unu afero esats certa: britaj trupoj historie batalis multfoje en Afganio; kaj neniam venkis.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?