<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Friday, December 17, 2004

Ministrejo de Mensogoj 

Estas iom da turbulento en la brita registraro: enlanda ministro David Blunkett eksiĝis abrupte pro sia pruvita kulpo rekte influi la akiron de vizo por la helpistino de la kromedzino: pardonu! ekskromedzino.

La tagon poste 8 leĝlordoj el 9 kondamnis la registraron pro la malliberigado de suspektataj teroristoj sen iu proceso en la kortumoj: tion fari estis unu el la misagoj de Blunkett.

La eksministro enkorpigis malliberalismon.

Tamen, laŭ ĉefministro Blair, David Blunkett estas senkulpa honorinda homo kiu sendube reenofiĉiĝos. Blair ankaŭ arogante ignoris la konkludon de la 8 juĝistoj.

Ĉu principoj gravas nuntempe en la politiko? Ĉu la membroj de la Laborista Partio en la pasinteco agnoskus la nunajn ministrojn? Estas perfido de nobla partio; kaj oni sentas sin senpova.

Demokratieco en Britio estas mortanta.

Comments:
kaj laŭ Jack Straw, la leĝlordoj simple malpravas.

Mi devas konfesi ke ne gravis al mi kial foriros Blunkett — nur gravis ke li foriru. Rapide.

Nun li foriris kaj Charles Clarke daŭrigas la politikon de senprocesa malliberigado kaj (85-pundaj!) identkartoj.

Kaj la "laborista" registaro estos reelektita, simple ĉar oni (ĝuste) ne fidas je la konservativuloj, kaj laŭ la nuna elekto-sistemo ne eblas elekti la liberal-demokratojn.

Oni havas multajn kialojn por esti pesimisto...

Andreo
 
Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?