<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Monday, June 28, 2004

Irako: la transiro? 

Hodiaŭ senceremomie kaj 2 tagojn antaŭ la jam anoncita dato Usono "transdonis la regadon" al la Provizora Registaro de Irako. La afero estis plena de ironiaĵoj; kaj la aserto pri la preteco de la Registaro akcepti la rolon frue estis vere absurda.

Ĉu usonaj trupoj hejmeniris? Ne; ankoraŭ troviĝas dekmiloj en la kazernoj. Ĉu io fundamente ŝanĝiĝis? Mi dubas; la nova ĉefministro antaŭe kaj supozeble nun estas CIA-stabano. Ĉu tio ĝenas Bush kaj la lakeo Blair. Mi dubas.

Ĉu Usono volas demokratiecon en Irako? Mi pesimismas. Ilia celo, mi supozas, estas mezorienta aliancano kiu eble estas duondemokratia. Tio sufiĉas; ĉar Usono ne vere hejmeniris hodiaŭ. Ili volas infliui la regionon pro la propraj celoj.

Estas ironie ke ili antaŭe subtenis Saddam pro la sama kialo. Tamen, ne menciu tion al la usona prezidento; historio ne estas lia fako.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?