<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Saturday, August 06, 2005

Morto de Robin Cook 

Hodiaŭ mortis la eksministro sur la skotaj montoj.

Ĉefministro Tony Blair tuj laŭdis lian honestecon, intelektan potencon kaj kontribuon al brita politiko.

Admirinde. Tamen, ĉu la brita registraro nun akceptos la kritikon de la mortinta politikisto pri la milito en Irako?

Tute ne: la ĉefministro kaj kabineto aludos al lia pasio, trafaj argumentoj kaj honorinda eksiĝo; tamen, ili daŭre ignoros la saĝecon de Robin Cook. Ili elmontros la kutiman orgojlon kaj hipokritecon.

Tamen, ordinaraj homoj ne forgesos liajn vortojn kaj ĉiutage rigardos la teruran evidencon de lia praveco.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?