<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Wednesday, September 07, 2005

Uragano Katrina: Usona Tragedio 

Mi estas plena de kompato pri la viktimoj de uragano Katrina en New Orleans kaj la regiono.

Tamen, rigardante la televidelsendojn mi spertas konsterniĝon.

Unue, uraganoj oftas en la regiono. Ŝajne la prepariteco estis kulpige maladekvata.

Due, unu el la kialoj pri breĉado de la digoj estis manko de investado pro la kosto de la Iraka Milito.

Trie, ekzistas subklaso en la Usono - plejparte nigra. Tiu subklaso estas malriĉa, ekspluata, loĝas en danĝeraj kvartaloj kaj estas nevidebla al la plejmulto.

La usona Interpopola Milito estis terura evento; ĝi vere estis la unua moderna milito. Unu el la kialoj de la batalado inter Nordo kaj Sudo estis sklaveco. Rigardante la nune disvolviĝantan homan kaj ĉirkaŭaĵan katastrofon, mi ekpensas denove: Kiu vere venkis?

Pri unu afero mi certas: la venkintoj ne estis nigraj usonanoj.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?