<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Tuesday, April 19, 2005

Benedikto la 16a elektita 

Konservativaj kardinaloj elektas konservativan Papon. Neniu multe surpriziĝas.

La nura surprizo estis la manko de surprizo: kontraŭe al tio kio kutime okazas dum konklavoj.

Ŝajne la aferoj kiuj nun ĝenas multajn Katolikojn ne troviĝos sur la tagordo de Jozefo Ratzinger, ĉar li jam klare kaj klere indikis sian kontraŭan opinion.

Kelkaj el la unuaj komentoj pri la nova Papo estas nekredeblaj; ekzemple, la elekto de la nomo Benedikto indikas emon sekvi la pacstarigan vojon de Benedikto la 15a dum la Unua Mondmilito. Eble, rilate al mondaferoj; maleble (laŭ lia ĝisnuna starpunkto), rilate al la problemoj de la Okcidento.

Ratzinger estis radikala voĉo dum la Dua Vatikana Koncilio; sed li baldaŭ konservativiĝis. Kelkaj espereme atendas revenon al liaj radikalaj radikoj. Mi dubas. Tamen, ekzistas ebleco ke Petro Paŭlece ekiros al Damasko; kaj la rezultoj de tiu vojaĝo certe estis mondskua!

Vatikana kamentubo 

Plaĉus al mi multon diri pri la forpasinta papo; tamen, mi nur faras simplan punkton: oni tro laŭdas lin. Neniu homo estas perfekta; kaj mi volonte akceptas la komplikeco de Johano Paŭlo. Tamen, lia regado estis tro papeca, tro centrisma, kaj ŝajne la kolegia principo de la Dua Vatikana Koncilio ne multe plaĉis al li. La kontraŭstaro de eminentaj teologoj estigis lian koleron; tial lia laŭdata mildeco ankaŭ estis paradoksa.

Mi nun atendas (ne tro esperplene) la elekton de nova Papo; tamen, eble alia Papo Johano kaŝiĝas inter la kardinaloj!

Tamen, la kamentubo donas al mi plezuron. Ĉu eĉ Dio ekridetas rigardante tian absurdan metodon por anonci la elekton de nova Papo?!

Thursday, April 07, 2005

Reta arkivo de La Brita Esperantisto 

Estas tre kuraĝige ke la enhavo de ĉiuj numeroj de LBE redaktitaj de Paul Gubbins nun estas konsultebla rete. D-ro Gubbins fariĝis redaktoro en 2001; kaj (kvankam la gazeto nur aperas duonjare) la kvalito de la materialo kaj la eldonaspekto estas alta.

Oni ankaŭ komencas aperigi sortimenton da artikoloj kiuj aperis dum la longa kaj fruktodona redaktoreco de William Auld. Kiu povas dubi la valoron de ĉi tiu entrepreno? Dum la Auld-jaroj LBE havis mondan reputacion.

Ĉi tiu meritoplena projekto estas valora kontribuo al Esperanto-esplorado. Estas substrekinde ke ilustraĵoj ankaŭ troviĝas en la arkivo. Kleruloj kaj ordinaraj Esperantistoj nun posedas alian esencan ilon por antaŭenigi esperantajn studojn.

Friday, April 01, 2005

Paul Wolfowitz fariĝas Ĉefo de Monda Banko 

Estis alia mondo kiam la Monda Banko establiĝis en 1944; kaj la usona registaro ne similis al la nuna.

Pro kompreneblaj historiaj kaŭzoj Usono akiris la (neskribitan) rajton proponi la ĉefon de institucio kies celo estis rekonstrui Eŭropon.

Ni nun vivas en alia epoko; kaj la usona registaro pli spertas pri detruo ol rekonstruo.

La fia rezulto estas la elekto de akciptreca Wolfowiz al la posteno.

George W. Bush estas kontenta; li nun havas lojalan leŭtenanton reganta la Bankon.

Britio publike subtenis Wolfowitz; aliaj protestis private sed diris nenion publike. Estas hontinde, ke la arkitekto de la Iraka Milito nun estras la Mondan Bankon.

Estas malfacile esti optimisto nuntempe.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?