<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Friday, December 10, 2004

Kiom da ne-militistoj jam mortis en Irako? 

Je la komenco de la konflikto usona generalo diris: "ni ne kalkulas mortintojn". Certe tio okazis rilate al irakanoj. Ĉu kalkuloj ne gravas por Usono kaj Britio? Jes, se rilatas al usonaj kaj britaj trupoj. Ĉu irakaj vivoj ne gravas? Ironie oni akuzis Saddam pri tia sinteno!

La iraka armeo estis buĉita: eble 15000 mortis; eble 40,000:kiu scias. Raporto en la brita medicina gazeto "The Lancet" atingis statistikan rezulton kiu kalkulis 100,000 ne-soldatajn mortintojn. Artikoloj nur aperas en tiu estimata periodaĵo post rigora kontrolado; tamen, la brita registraro rubigis la rezulton de la esplorado. Fakte Blair tuj rubigas ĉion kio ne plaĉas al li. Kiam la britaj eksambasadoroj skribis kritikeme al "The Times" pri la invado la registraro ignoris ilian proteston kaj kaŝe aludis al aro da samseksemuloj kiuj laboris kaj ludis en mezorientaj paradizoj. La denunco de la episkoparo ankaŭ estis mokita.

Nun 40 eminentuloj ĝentile petas oficialan enketon pri mortintoj en Irako. Blair tuj rifuzis tion fari. Ne gravis, ke la petantoj konsistis el emeritaj generaloj, diplomatoj, ktp.

Estas nur unu ebla konkludo: Blair kaj Bush havas nenian intereson pri ciferoj: aŭ eĉ pri kadavroj se ili estas irakaj.

Comments: Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?