<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Monday, June 06, 2005

Fidelio ankoraŭ estas nuntempa 

Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis la faman operon de Beethoven (aŭ Betoveno se vi preferas). La verko estas bone konata al mi; sed mi neniam antaŭe rigardis ĝin sursceneje.

Tio kion faris Skota Opero estis okul- kaj orelfrapa. La orkestro kaj kantistoj majstre pritraktis la kontraston inter la belega Haydn-eska unua parto de la opero kaj la muzike tumulta klimakso kiu estis ĝisosta Beethoven-eska.

La intrigo de Fidelio temas pri mallibereco kaj libereco. Ĝi estas protesto kontraŭ nejustaĵoj en la mondo. La reĝisoro decidis uzi modernajn vestaĵojn por la roluloj. Tia decido ne ofte plaĉas al mi, ĉar mi kredas pri la graveco de historiaj epokoj. Tamen, ĉi-okaze la decido tion fari estis prava. Per la nuntempigo de ĉio la spirito de Beethoven, la revoluciulo, plenigis la operejon.

La surscenejigo ne krude aludis al la nejuste kondamnitoj niaepokaj; tamen, la mesaĝo estis trumpetita.

Ni ankoraŭ bezonas la geniecon kaj pasion por justeco de Beethoven hodiaŭ kaj ŝajne estontece.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?