<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Thursday, May 20, 2004

UN komdamnas Israelon denove 

La 19an de majo 2004 la Konsilantaro por Sekureco formale komdamnis Israelon pro perforto kaj la detruado de domoj en Gaza. Nekredeble Usono ne vetois la kondamnon; ĝi nur sindetenis.

Ĉu indiketo ke Usono ne tiom amas Israelon? Ni vidu; tamen, la pruvo estos kiam Usono finfine voĉdonos kontraŭ sian amatinan.

Ĉu Isrealo pentos? Estas dubinde; tamen, eble venos la tago kiam la juda ŝtato agnoskas tiun biblian koncepton.

La montoj tiam manfrapos pro ĝojo.

Monday, May 10, 2004

Katedralo konstruata 

Antaŭ la Brita Kongreso de Esperanto kiu okazis en Felixstowe en la graflando Suffolk la edzino kaj mi pasigis 3 tagojn en la apuda urbeto Bury St Edmunds. Bury estas antikva kaj belaspekta. Antaŭe troviĝis grandioza monaĥejo tie sed post la tumulto de la Reformacio ĝi iom-post-iom malaperis, kaj ĝiaj ŝtonblokoj estis uzitaj por konstrui domojn, ĉar bonkvalita ŝtono mankas en la graflando.

Tamen, en la lasta jarcento oni decidis starigi novan katedralon. Ne temis pri tute nova konstruaĵo, ĉar la elektita katedralo estis la mezepoka paroĥa preĝejo, sankta Jakobo. En la jaro 1960 la arkitekto Dykes Bower konstruigis novan ĥorejon uzante modernan interpreton de la gotika.

Mono mankis por finkonstrui lian altan turon. Tamen, la katedralo ricevis grandan sumon antaŭ kelkaj jaroj por finfari la taskon; kaj nun la nova turo soras super la kruciĝo. Ĝi ankoraŭ ne estas tute finfarita; tio okazos en 2005. Tamen, ĝi estos glora. Kia privilegio viziti katedralon konstruatan! Estas neniu ekvivalento en Britio.

Estas nia firma intenco iti al Bury St Edmunds denove por vidi gotikan turon de la 21a jarcento!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?