<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Thursday, July 12, 2007

Kontrolado de esperanto-literumado 

Unu el miaj problemoj ne estas mia manko de scio pri esperanto-ortografio; ĝi estas mia mistajpado. Mi supozeble ne estas unika! Nun mia amata Fajrfokso provizas la kapablecon kontroli mian esperantan skribadon kaj aldoni novajn parolturnojn al la vortaro; kaj simile kompreneble fari por multaj aliaj lingvoj. Tio ne estigos perfektecon; tamen, multaj fuŝaĵoj feliĉe ne plu okazos!

Iru al la ŝutejo, kaj la mirinda kontrolilo atendos vin!

Nun mi atentadas ilon por korekti gramatikon, kaj plibonigi mian stilistikan kapablecon!

Iun tagon?!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?