<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Tuesday, August 29, 2006

Kongresaj rezolucioj 

Mi ne partoprenis la Universalan Kongreson kiu okazis en Florenco. Ŝajne ĝi estis sukcesoplena evento; kaj la partoprenado de pli ol 2200 homoj estis kontentiga.

Aperis la kutima Rezolucio, kiun ni obeeme reeldonas en la blogo de la Esperanto-Asocio de Skotlando.

Merito ne mankas al ĝi. Mi dubas ĉu oni kontraŭstaros ĝin; tamen, ĝi ne ŝancelos la mondon!

Ĝi estas multe tro burokrateca; la lingvaĵo apartenas al la prapasinteco.

Miaopinie necesas repensi la celon kaj la aspekton de tiuj Rezolucioj; alie, ili sinkos senspure en la maro de paperaĵoj.

Tuesday, August 22, 2006

Plenpovo por fajrigistoj 

La supra titolo ne estas la mia; ĝi estas titolo de artikolo en le monde diplomatique de Alain Gresh. Miaopinie lia analizo de Mezorientio ververe estas leginda.

Le monde diplomatique estas prestiĝa gazeto; kaj ĝia eldonado en Esperanto estas grava.

Mi rekomendas, ke vi subtenu la esperantan tradukon.

Monday, August 14, 2006

Restarigo de Lebanono 

Nun estas paŭzo en la militado.

Ĉu daŭra aŭ ne mi - neniu - scias; sed ni esperu.

Laŭ la evidenco Israelo malmulte suferis kompare kun Lebanono.

Dio scias kiom da damaĝo estis farita al la infrastrukturo de Lebanono.

Israelo respondecas pri la detruado de lernejoj, pontoj, ŝoseoj, fabrikoj, havenoj, apartamentaroj, ktp, ktp.

Ĉu Israelo donos ŝekelon por rekonstruado?

Mi estas skeptikema; sed ĝojas se mi malpravas.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?