<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Sunday, June 10, 2007

Demandoj por la Akademio 

Mi devas konfesi, ke mi ne tre entuziasmas pri la Akademio de Esperanto. Laŭ mi la esperanta komunumo finfine evoluigas la lingvon; ĉar esperanto estas socia fenomeno. Mi dubas ĉu la Akademio vere multe influas la situacion.

Ŝajnas al mi, ke la antaŭnelonga apero de la 9a aldono al la Fundamento subtenas mian tezon: la rezulto de jaroj de laborado estis 200 vortoj kiuj plejparte estas uzataj ĉiutage de esperanto-parolantoj.

Tamen, la Akademio ankaŭ estas parto de nia komunumo; kaj pro tio ankaŭ influas la evoluon de nia lingvo. Estas substrekinde, ke nun eblas meti demandojn al la Akademio uzante ĉi tiun ligilon por atingi la konsultejon.

Faru viajn demandojn! La ebleco nun eblas!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?