<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Friday, January 16, 2009

Por gajni voĉdonojn 

Ĉie en la mondo oni blogas pri la israela milito kontraŭ Gazao. Preskaŭ ĉiuj blogistoj kontraŭstaras la teruran israelan kampanjon. La esceptoj - kredu tion aŭ ne - loĝas en Israelo aŭ Usono.

Mi kredas, ke la ŝokindaj bildoj de la konflikto malfermas okulojn al la agoj kaj sintenoj de la juda ŝtato.

Sed Israelo estas demokratia ŝtato, ĉu ne? Jes; ĝi estas demokratia - almenaŭ surface. Tamen, oni povas demokratie sekvi mortigajn agplanojn.

Venontan monaton balotado okazos en Israelo. Nekredeble la registaro plipopulariĝas pro a milito kontraŭ Gazao. Sanga militado por reakiri pontencon ne estas indikilo de altaj moralaj principoj.

2009 vere komenciĝas terure.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?