<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Saturday, February 28, 2009

Prezidento Obama kaj Irako 

Dum iom da tempo mi havis dubojn pri la nova prezidento de Usono, ekzemple pri lia sinteno rilate al Palestino kaj li deziro sendi pli da soldatoj al Afganio; sed restis lia deziro, ke usonaj soldatoj ne plu troviĝu en Irako.

Nun li anoncas la foriron de la usonaj soldatoj je la fino de 2010. Bone; tamen, pli malfrue ol li komence indikis.

Tamen, 50,000 usonaj soldatoj restos en Irako por fari kontribuon al la situacio tie; kaj li menciis neniun forlasdaton.

La respuklikanoj aprobas; ĉar - kaj mi citis - "Obama nun kosentas kun la agplano de George Bush".

Denove oni seniluziiĝas.

Wednesday, February 18, 2009

Ekonomia stato de Britio 

La plejmulto en Britio ne kredas la aserton de la registaro, ke la ekonomia krizo ne estos longedaŭra; ili opinias, ke la registaro aŭ mensogas aŭ estas multe tro optimisma.

Sendungiteco kreskas; homoj ne povas akiri hipotekojn; estas preskaŭ neeble vendi domojn.

Estas risko de malinflacio. Oni ne plu fidas la bankojn. Sterlingo estas sur la planko.

Oni pli kaj pli nervoziĝas.

La Konsevativa partio gajnas subtenon; la ĉefministro fariĝas denove neŝatata, kaj terure aspektas.

Subteno por sendependeco kreskas en Skotlando denove.

Oni fidas neniun eĉ Obama; spertuloj estas mokataj.

Kiam aŭ kiel finiĝas la afero?

Ŝajne la nuna situacio estas la frukto de ekonomiaj sistemoj kiuj estis esence falsaj.

Ĉu la "bonaj tagoj" iam revenoj?

This page is powered by Blogger. Isn't yours?