<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Thursday, April 22, 2004

Mordechai Vanunu liberigita 

Estis nekredeble rigardi la viron je liberigo post 18 jaroj en la malliberejo; li ankoraŭ estis defioplena; kaj trafe esprimis sian malestimon de la israela registaro. Kio estis lia krimo? Li sciigis la mondon pri la nuklea arsenalo de Israelo. Tiu arsenalo ankoraŭ estas tie, kaj multe pli granda ol antaŭ 18 jaroj. Israelo oficiale rifuzas agnoski ĝian ekziston; kaj rifuzas kontrolpermeson al UNO-inspektoroj. Usono diras nenion pri la armilaro; sed atakis Irakon pro miraĝaj amasmortigiloj.

Laŭ mi Mordechai Vanunu estas heroo; kaj sendube venkos drastajn malpermesojn (ekzemple, li ne rajtas paroli kun eksterlandanoj) kun kiuj li estas ligita en lia aperta prizono.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?