<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Friday, January 23, 2004

Skota Arkitekturo 

Hieraŭ mi partoprenis disputvekan prelegon fare de Peter Wilson pri nuntempa skota arkitekturo. Peter havas opiniojn; kaj li trafe esprimas ilin. Tamen, mi foter malkonsentis kiam li aludis negative al la eksterlanda bildo de Skotlando: viskio kaj kasteloj.

Viskio estas reĝo de trinkolando; kaj la kastelo havas ikonan signifon por skotaj arkitektoj: ĝi vere simbolas la landon.

La nepozitiva aludo al kasteloj estis stranga, ĉar li parte respondcis pri la nova Muzeo de Skotlando en Edinburgo kiu certe estas kasteleca.

Thursday, January 15, 2004

Bonaj Intencoj por 2004 

Jes; mi jam faris liston, kaj multaj simile faris. Mi ne aperigos la liston sur la TTT, ĉar ĝi estas esence kaj principe privata. Mi ankaŭ estas tutcerta, ke mi baldaŭ forgesos multajn el la listeroj. Tamen, mi mi malkaŝe mencias unu intencon: legi pli da esperantaĵoj.

Sed mi aldonas punkton rilatre al tio: mi nur intencas legi altkvalitan materialon. Pasintece oni miregis kiam io aperis en Esperanto. De post multaj jaroj ne necesis tiel reagi, ĉar la apero de esperantaj tekstoj rutiniĝis. Mia plendo pri multaj recenzoj estas la naiva manko de kritikemo. Tial mi nur legos la plej bonajn originalaĵojn; kaj mi libere konfesas, ke mi ne legos tradukon el mia propra lingvo (la amgla) se ĝi ne estas geniaĵo. Pri tradukoj el aliaj lingvoj mia sinteno kaj praktiko estos memevidente tute alia!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?