<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Thursday, November 10, 2005

La Lastaj Tagoj de Ĉefministro Tony Blair? 

La pasintan vesperon britaj parlamentanoj voĉdonis kontraŭ propono de Tony Blair plilongigi la tempon, ke la polico povas enkarcerigi eblajn teroristojn antaŭ formala akuzo. Nune la limo estas 14 tagoj; Blair deziris 90 tagojn.

La Konservativa kaj Liberala partioj oponis la proponon, kaj multaj laboristaj parlamentanoj subtenis ilin. Fine oni voĉdonis, ke la limo fariĝu 28 tagojn.

Estis la unua malvenko de Blair de post lia enoficiĝo en 1998.

Sendube la brita ĉefministro estas danĝere vundita. Ŝajne li pripensis kompromison; sed li forĵetis tiun eblecon, kaj provis manipuli la laboristajn parlamentanojn. Li dramece malsukcesis: 49 laboristaj parlamentanoj voĉdonis kontraŭ la registraro.

La ĉefministro jam anomcis, ke li ne restos ĉefministro ĝis la venonta balotado. Nun ŝajne pro aroganteco kaj orgojlo li devos eksiĝi antaŭ ol li antaŭe intencis. Li provos eviti tion; tamen, tio kion li nun volas efektivigi rilate al edukado kaj la sanservo furiozigos liajn sampartianojn. Pluaj ribeloj estos neeviteblaj.

La Laborista parto nun atendas savonton.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?