<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Monday, March 29, 2004

La alia Melnikov 

Kelkfoje mi gastigis Alexander Melnikov el Rostov/Don. Alexander estas klerega Esperantisto kiu precipe spertegas pri Esperantologio kaj interlingvistiko. Kun granda plezuro mi rememoras longajn fascinajn konversaciojn kun li: sprito ne mankis!

Antaŭ kelkaj tagoj mi auskultis la alian Alexander Melnikov en la Glasgova koncertejo. Li kmpreneble estas juna rusa pianisto kun internacia reputacio! Li ludis la unuan pianan konĉerton de Rachmaninov kun la glora Rusa Nacia Orkestro dirigentita de Mikhail Pletnev.

Rachmaninov komponis la konĉerton en Peterburgo kiam li nur estis 18-jara en la dramoplena jaro 1917. Li reverkis ĝin post multaj jaroj; sed ĝia neglekto kaj subtakso estas preskaŭ universala. Aŭskultinte Alexander Melnikov kaj la RNO mi ŝanĝis mian aprecon: la komponaĵo estas meritoplena, kaj eĉ post reviziado farita de la matura komponisto restas plena de juneca elano. La malrapida movimento estas sublima.

Melnikov [muelisto] estas ofta nomo en Ruslando; sed la talento de mia amiko kaj de la muzikisto estas malofta. Mi ne laŭdos Raĥmaninovon: lia muziko trumpetas lian geniecon.

Tuesday, March 23, 2004

Sharon aprobas murdon 

Oni estas plena de malespero pri la sinteno de Israelo. Tiu ŝtato havas nenian intereson pri internacia leĝo. Sharon (Ŝaron) la ĉefministo sendas militistojn por mortigi la paralizitan, ŝejko Ahmed Yassin. La mondo (kun la escepto de Usono) kondamnas; sed Sharon prifajfas. Ĉu li vere deziras pacon? Mi dubas. Ĉu li (ano de persekutita gento iel kompatas la palestinanojn? Mi denove dubas. Paco ne eblas kiam tia homo estras. La Sankta Lando fariĝas la Sanga Lando. Ĉu prezidento Bush iam diros: "Sufiĉas!!" Oni dubas; sed la solvo troviĝas en usonaj manoj; kaj estas honte nenion fari pro novembra balotado.

Saturday, March 06, 2004

Blair frenezas? 

Ŝajne George W. Bush ne plu havas multe da intereso pro amasmortigiloj en Irako; li volis konkeri la landon kaj tion faris, kaj la ĥaoso kiu restas signifas nenion al li. Tamen, la brita ĉefministro ankoraŭ aludas al la armiloj kiuj laŭ ĉiuj aliaj tute ne ekzistas (inkluzive de ĉefinspektoro Blix). Ĉu inteligenta bone edukita advokato estas mense nestabila fanatikulo? Mi nun pensas, ke jes; kaj multe timas pri la estonteco de politiko en Britio.

Krom tio Tony Blair refuzas principe doni respondon al la aserto ke Britio subaŭskultis la privatajn konversacion de Kofi Annan. La klarigo? Oni neniam prikomentas tiajn aferojn. Tial tutlogike se oni farus la aserton ke la brita spionaro intencas murdi la Papon la ĉefministro silentus? Ne necestas ke li diru ion pri spionado en la sidejo de UNO; la kodita nerespondo indikas kulpecon.

Jen la nuna stato de politika etiko en Britio! Sed mi ne kulpigas Blair, ĉar lt tutcerte estas freneza.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?