<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Monday, December 18, 2006

Palestina Labirinto 

Estas malfacile por multaj kompreni la nunan situacion en Palestino. Tamen, artikolo de Ignacio RAMONET (Palestina Labirinto) en la decembra numero de Le Monde Diplomatique (bonege tradukita en Esperanto) lumigis la situacion.

Mi rekomendas, ke vi legu ĝin; kaj ankaŭ ofte ekrigardu ĉi tiun valoran gazeton.

Sunday, December 03, 2006

William Auld en Vikipedio 

Antaŭnelonge mi rigardis la artikolon pri la forpasinta poeto en Vikipedio. Ĝi urĝe bezonas pliampleksigon. Mi kulpigas min pri la manko de emhavo; sed ni ĉiuj respondecas.

William Auld estis unu el geniuloj de nia kulturo. Estas nia devo plibomigi la esperantan biografieton; kaj simile fari por ĉiuj nacilingvaj ekvivalentoj.

Ni eklaboru!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?