<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Thursday, August 26, 2004

Rezultoj de armea trejnado 

Mi malofte rigardas realisman televidon; sed mi rigardis la britan televidprogramon kiu registris la rezultojn de armea trejnado por nuntempaj junaj viroj kiuj jam renkontis la leĝan sistemon aŭ pasigis tempon en malliberejoj.

Mi devige soldatis dum la 60-jaroj; tiel mi povas konfirmi la historian ĝustecon de ĉio kio okazis. La esplorado estis tre profesia.

Oni neniam forgesas la unuajn semajnojn de trejnado: la plej longa periodo de la tuta vivo.

La plejmulto el la malbonuloj finis la trejnadon; kaj ŝajne ili lernis ion valoran. Mi aludas al disciplino, kamaradeco kaj senco pri la privelegioj de normala vivo.

Espereble la membroj de Bad Lads Army (Armeo de la Malbonuloj) ne forgesos tiujn lecionojn. Por ili malliberejoj faris nenion. La brita armeo ne estas taŭga rimedo por la savado de etkrimuloj. Tamen, en la pasinteco deviga soldatado instruis ion kion la partoprenintoj neniam forgesis; kaj por la plejmulto de tiuj generacioj la sperto estis pozitiva.

Gratulon al Lordo Brockett kiuj rolis amuze tamen helpe kaj al la diversaj profesiaj armeanoj kiuj strebis kun teruraj rekrutoj; kaj bonŝancon al la viktimoj!



This page is powered by Blogger. Isn't yours?