<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Saturday, November 26, 2011

Novaj mondoj! 

Mi ne aludas al astronomio, ĉar ĝi ne estas mia fako. Mi aludas al la manio pri modifoj precipe en informteknologio. Oni alkutimiĝas al metodiko kaj ĝi sanĝiĝas! Ne temas pri malgrandaj plibonigoj; temas pri radikala aliformigo.

Antaŭnelonge Fajrfokso renoviĝis: bone, nebone - mi ne certas. Nun Yahoo Mail estas transformita; mi ne povas trovi iom! Kaj Gmail nun sekvas la saman padon. Ve, ve. Deviga dumviva lernado!

Ĉu la afero akrigos mian menson. Eblete. Sed pli verŝajne ĝi malrapidigos miajn labor-rutinojn.

Tamen, estas terura ebleco: mi fariĝas konservativa kaj kontraŭas progreson!








Sunday, November 13, 2011

Aŭtuno ankoraŭ aŭtunas 

La pasintan jaron en Skotlando vintro frue alvenis; ĝi estis severa sed ne tro longedaŭra.

Ĉi-jare aŭtuno estas milda, kaj suno ne mankas.

Tamen, la vintra inkubo ŝvebas ĉie.

Ĉu  la normo de antaŭaj jaroj alvenos kun ventoj el la Atlantko aŭ ĉu Nordio atakos la landon denove?

Ĉi-vespere ĉio estas en ordo; tamen, duboj troviĝas ĉe mi, kaj mi studas la prognozon iom nervoze.

Tamen, Esperantistoj ĉiam esperas!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?