<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Sunday, March 27, 2005

Isto 

Blogemuloj ofte legas aliajn blogojn: kredu tion aŭ ne! Certe Blogio meritas esploradon kaj nun faras gravan kontribuon al la Reto.

Estas kuraĝige, ke Geoffrey King, Honora bibliotekisto de la Biblioteko Butler de la Esperanto-Asocio de Britio, nun infektiĝas kaj komencas blogumi.

Li estas renoma esperanta bibliofilo; kaj verkas trafe kaj zamenhofece.

Miaopinie lia blogo meritas vizitadon. Kompreneble lia kromnomo estas Isto.

Friday, March 25, 2005

Tediĝo? 

Laŭ la komunikilaro la publiko rapide tediĝas pri eĉ gravaj aferoj; tial pro tiu tediĝo oni ĉesas pritrakti gravajn temojn.

Ekzemple, novaĵoj pri la situacio en Irako dramece pligrandiĝas; novaĵoj pri Israelo kaj Palestino apenaŭ perceptiĝas; kaj (en Britio) ŝajne prezidento Bush ne plu malstabiligas la mondon.

Ĉu la publiko vere tediĝas? Ĉu fakte temas pri ĵurnalistoj aŭ la posedantoj de la mediiloj? Ĉu ankaŭ estas politika subteksto?

Per la reto oni povas ĉiam akiri informojn; tial homoj povas utiligi tiun gravan novan eblecon ofte per la rigardo de preskaŭ nekonataj fontoj. Tamen, alia negativa faktoro estas la tendeco de informoj kaj informeroj aperi nacilingve. Vere estas malĝentile kiam homoj ne uzas unu el la grandaj lingvoj!

Miaopinie niaj registoj multe deziras, ke homoj tediĝu pri gravaĵoj, ĉar estas la intenco estigi la impreson ke ĉio pliboniĝas.

Bedaŭrinde ĉio ne pliboniĝas en Bagdado, Jerusalemo kaj Kabulo. Manko de novaĵoj havas nenian pozitivan signifon.

Tuesday, March 08, 2005

Historio kaj kulturo de Esperanto 

Miaopinie ni urĝe bezonas klerajn studojn pri la lingvo kaj kulturo Esperanto. Mi ankaŭ kredas, ke multaj povus doktoriĝi rilate al la eksterordinara fenomeno al kiu ni apartenas.

Tial ni menciu la eblecojn al studentoj kaj kleruloj. Mi konas viron kiu eklernis Esperanton pro la fakto ke la viro pri kiu li esploris ankaŭ havis esperantistan dimension. Farante ĉi tion oni aperigas Esperanton al multe pli vasta mondo.

Estas hontinde ke mezaj esperantistoj neglektas la historian flankon de esperantismo. Ĉiuj el ni havas ian kapabecon; nur la emo mankas!

Oni povus komenci la taskon per aldono de io al la esperanta versio de Vikipedio. Ĝi certe neniam ekskluzive pritraktos esperantajn temojn; tamen, ĝi prave aspektas verdece. Ankaŭ oni povus rigardi la nacilingvajn versiojn. Ĉu Esperanto kaj Esperantistoj aperas adekvate tie?

Ni ja havas taskon, sed la tasko estas valora kaj interesoplena.

Wednesday, March 02, 2005

Palestina konferenco en Londono 

Hieraŭ okazis la konferenco (kompreneble sen Israelo). Almenaŭ la palestina prezidento staris sur la scenejo post la longa periodo dum kiu lia antaŭulo eĉ ne povis eliri sian ruinigitan sidejon. Ankaŭ estis bone ke kelkaj ŝtatoj promesis finance subteni la Palestinan Registaron.

Tamen, la amaskomunikilaro ŝajne ne aŭdis la kvietajn aludojn de Mahmoud Abbas al la rajtoj de la forpelitoj aŭ la bezono forigi la neleĝan aparato de israela perforto kaj setlado en la neleĝe okupaciitaj teritorioj.

Kiel oni povas fortigi la palestinan ekonomion kiam la ilia lando estas plenigita de israelaj soldatoj kaj kolonietoj de fanatikuloj?

Kiel oni povas laŭdi la intencon de Sharon [Ŝaron] starigi koncentrejon gazan kaj malmunti 4 kolonietoj dum li pligrandigadas la aliajn 200 plus?

Tamen, pro la ebleco ke Sharon volas fari ion li heroiĝas mondokule; supozeble pro la fakto ke Israelo ĉiutage plidekstremiĝas. Tial nun Sharon estas radikulo!

Palestino estas sub la jugo dum 50 jaroj; sed homoj kiuj batalas estas"teroristoj" ; kaj soldatoj kaj fipolitikistoj neniam estas tiaj!

Ĉu la Biblio ne aludas al hipokriteco?

This page is powered by Blogger. Isn't yours?