<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Tuesday, March 13, 2007

Ĉu Ĝangalo iam reaperos? 

Mi ne povas doni iun respondon al mia supra demando.

La koncepto estis tre ambicia; kaj estis miraklo ke ĝi daŭris malgraŭ la manko de mono kaj homfortoj.

Oni provis informi nin per Esperanto pri la grandega mondo ekster Esperantujo. Persone, mi malofte rigardis la retgazeton, ĉar mi ĉiutage droniĝas pro la novaĵeroj kiuj troviĝas diversloke anglalingve.

Se Esperanto ne povas provizi aliajn dimensiojn, la nura uzado de Esperanto ne tro interesas min.

Eble mi estas raŭmisto; sed fakte mi preferas la etikedon realisto.

Laŭ mi la parolantoj de ĉiuj grandegaj lingvoj frontas la saman problemon rilate al Ĝangalo.

Esperanto havas la propran vivon kaj kulturon: bonege! Pri aliaj aferoj ĝi funkciu niĉe, individue kaj alternative?

This page is powered by Blogger. Isn't yours?