<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Wednesday, August 17, 2011

Perdo de amiko 

Estas malfacile akcepti la ne-ĉeestadon de mia longtempa amiko, Jack Casey.

Li estis bastiono de la skota movado.

Li amis nian lingvon, kaj ĉiam eltrovis novajn perlojn.

Li partoprenis multajn esperantajn aferojn, sed lia koro ĉiam troviĝis en la Glasgova klubejo; ĝi, por li, vere, estis Esperantujo.

Lia morto ne estis surprizo; sed ni pli kaj pli konscios pri la signifo de la perdo dum la venontaj monatoj kaj jaroj.

Estis privelegio koni tian homon!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?