<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Friday, January 28, 2005

Fajrfokso 

Antaŭ unu monato mi komencis uzi Mozilan Fajrfokson (anglalingve: MozillaFirefox) pro bonaj raportoj de amikoj kaj en komputilaj gazetoj.

Mia sperto ĝis nun estas treege kontentiga kompare kun longa sperto kun Internet Explorer.

Farfokso estas rapida, fleksebla kaj plena de elekteblaj aldonaĵoj. La evidenco indikas, ke ĝi estas multe pli sendanĝera ol Internet Explorer.

Mi estas tutcerta, ke la uzado de Farfokso kiel krozilo revoluciigos vian laborkapablecon.

Oni povas rapidi ŝuti Fajrfokson kaj facile irigi ĉion kion vi deziras de Internet Explorer.

Fajrfokso ankaŭ estas malfermitkoda: bona afero miaopinie.

Akiru ĝin; vi rapide konvertiĝos!

Saturday, January 22, 2005

Prezidento George W. Bush: inaŭgurado 

Vaŝingtono estis neĝkovrita; tamen, belega, ĉar ĝi vere estas nobla urbo. Estis granda homamaso por spekti kaj aŭskulti la prezidenton. Vaŝingtonanoj? Tute ne! La enloĝantoj de la ĉefurbo malestimegas Bush. Protestuloj? Tute ne! Oni ne permesis tiajn homojn alproksimiĝi. La homamaso konsistis el respublikanoj: invititaj por festi sian triumfon. Multaj ja havis kaŭzon por celebrado, ĉar ilaij profitoj ne estos minacitaj.

Bush laŭlegis sian paroladon; li sendube aprobis la pensojn kvankam li verkis nenion. Li ne estas Winston Churchill aŭ Abraham Lincoln. Tamen, li certe donis la temon al la paroladverkisto: libereco. Usono liberigos la mondon. Kun anticipo la mondo atendas. Ĉu li liberigos naciojn irakmaniere? Ĉu oni fingromontros Sirion aŭ Iranon al li sur la mapo?

Estis neniu ebleco meti demandojn al li antaŭ ol lia konvojo iris al unu el la multaj baloj kie milionuloj celebris la akiron de pli da mono sen iu bezono pripensi la detruon de la medio. Ĉu la mesieca prezidento intencas liberigi Palestinon post 40 jaroj de okupaciado? Estas neniu vera bezono meti tian demandon al Bush. Lia defino de libereco ne troviĝas en iu vortaro.

Laŭ Churchill Usono ĉiam finfine atingas la veron post intima rilato kun ĉiu eraro survoje. La grandiozulo neniam renkontis George W. Bush!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?