<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Friday, July 02, 2010

Niaj Celoj kaj Taskaro 

Esperantistoj ne abundas en nia mondo - nedisputeble. Mono ofte mankas - sendube.

Tamen, stranga fenomeno ekzistas; ni uzas tempon kaj energion rilate al sferoj kiuj ne estas ĉe la centro de nia taskaro.

Ni sendas delegitojn al grandiozaj internaciaj konferencoj; ni provas ŝanĝi naciajn eduk-sistemojn; ni batalas pri la rajtoj de minoritaj lingvoj.

Tiaj aferoj estas bonaj; sed la rezultoj rilate al Esperanto estas nulaj.

Nia celoj estas instrui Esperanton kaj profundigi esperantan kulturon.

Nur ni kapablas tion fari; aliaj nenion faros!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?