<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Saturday, December 27, 2003

Novelo por Kristnasko 

Unu el miaj plej ŝatataj esperanto-literaturistoj estas Julio Baghy. Tial dum ĉi tiu festa sezono mi rekomendas ke vi legu la novelon Nigra Kristnasko. Espereble ĝi plaĉos al vi; kaj aldonas esperantan dimension al la periodo.

Ni ne subtaksu la talenton de la hungara verkisto kiu instruis Esperanto en siberia malliberejo.

Kristnaskan saluton!

Friday, December 12, 2003

Kristnasko venkis: tamen 

Nuntempe oni celebras Kristnaskon en Skotlando; sed antaŭ 50 jaroj oni ĉefe celebris Novjaron. Pri tio homoj rapide forgesas. La antaŭa necelebrado de Kristnasko estis, mi supozis, rezulto de puritana sinteno. Ironie la novjara festo estis tre sekulara eĉ pagana.

Hodiaŭ oni celebras ambaŭ festojn; kaj parodokse la novjara celebrado fariĝas grandskala denove: la spektaklo en Edinburgo estas televide rigardata ĉie en la mondo kaj inkluzivas kontraŭ la fono de la kastelo sakfajfistojn, skotan folkmuzikon, piroteknaĵojn, Roberton Burns kaj ankaŭ rokistojn. Ĉu necesas dirii ke viskio fluegas?

Mi lasas pluan analizon al sociologoj; mi nur aldonu ke la skota Festa Sezono estas glora miksaĵo de kristanismo, paganismo, tradiciemo, post-modernismo kaj eĉ elemento de vera internaciismo.

Monday, December 08, 2003

Frostegas 

Estas mito ke la skota klimato ĉiam estas malvarmega: eĉ la angloj ofte tion kredas. Skotlando landlimas Anglion; tiel estus treege stranga se la klimato tuj ŝanĝiĝus trans la landlimo.

Fakte en Skotlando oni devas distingi inter la montetoj kaj la ebenaĵoj, ĉar montopinte la vetero povas esti severa. Tamen, la plejmulto en Skotlando loĝas sur la Centra Ebenaĵo aŭ la la orientaj ebenaĵoj

Sed la neatendita fenomeno pri la klimato de Skotlando estas la mildeco de la vintroj. Glasgovo samlatitudas kun Moskvo kaj la nordo kun Peterburgo; sed pro la influo de la Atlantiko la skota klimato estas multege pli modera. Fakte, neĝo aŭ frosto preskaŭ mankas sur la okcidenta marbordo.

Tamen, klimato ne estas vetero, kaj hodiaŭ nokte la temperaturoĉi tie estos sub nulo: kvankam oni devas aldoni ke similas pli sude in Meza Anglio. Ankaŭ ne daŭros: morgaŭaÅ­ postmorgaÅ­ la maksimumo estos ĉ10 gradojn. Tial la plonĝo suben estos eferema; kaj tion oni ne povas aserti pri Moskvo aŭ Peterburgo.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?