<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Friday, December 12, 2003

Kristnasko venkis: tamen 

Nuntempe oni celebras Kristnaskon en Skotlando; sed antaŭ 50 jaroj oni ĉefe celebris Novjaron. Pri tio homoj rapide forgesas. La antaŭa necelebrado de Kristnasko estis, mi supozis, rezulto de puritana sinteno. Ironie la novjara festo estis tre sekulara eĉ pagana.

Hodiaŭ oni celebras ambaŭ festojn; kaj parodokse la novjara celebrado fariĝas grandskala denove: la spektaklo en Edinburgo estas televide rigardata ĉie en la mondo kaj inkluzivas kontraŭ la fono de la kastelo sakfajfistojn, skotan folkmuzikon, piroteknaĵojn, Roberton Burns kaj ankaŭ rokistojn. Ĉu necesas dirii ke viskio fluegas?

Mi lasas pluan analizon al sociologoj; mi nur aldonu ke la skota Festa Sezono estas glora miksaĵo de kristanismo, paganismo, tradiciemo, post-modernismo kaj eĉ elemento de vera internaciismo.
Comments: Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?