Monday, December 08, 2003
Frostegas
Estas mito ke la skota klimato ĉiam estas malvarmega: eĉ la angloj ofte tion kredas. Skotlando landlimas Anglion; tiel estus treege stranga se la klimato tuj ŝanĝiĝus trans la landlimo.
Fakte en Skotlando oni devas distingi inter la montetoj kaj la ebenaĵoj, ĉar montopinte la vetero povas esti severa. Tamen, la plejmulto en Skotlando loĝas sur la Centra Ebenaĵo aŭ la la orientaj ebenaĵoj
Sed la neatendita fenomeno pri la klimato de Skotlando estas la mildeco de la vintroj. Glasgovo samlatitudas kun Moskvo kaj la nordo kun Peterburgo; sed pro la influo de la Atlantiko la skota klimato estas multege pli modera. Fakte, neĝo aŭ frosto preskaŭ mankas sur la okcidenta marbordo.
Tamen, klimato ne estas vetero, kaj hodiaŭ nokte la temperaturoĉi tie estos sub nulo: kvankam oni devas aldoni ke similas pli sude in Meza Anglio. Ankaŭ ne daŭros: morgaŭaÅ postmorgaÅ la maksimumo estos ĉ10 gradojn. Tial la plonĝo suben estos eferema; kaj tion oni ne povas aserti pri Moskvo aŭ Peterburgo.

Comments:
Post a Comment