<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Tuesday, December 13, 2011

Eŭropa Unio kaj Eŭropo 

La diferenco en la titolo estas grava; mi ekzemple estas eŭropano sed mi ne treege entuziasmas pri la Eŭropa Unio. Mi ne estas unika; multaj laŭdas eŭropan kulturon sed subtenas la Union kun malmulte da entuziasmo. Jes, ĝi havas atingojn, sed ĝi ne estas radikala, avangarda organizo. Jes, ĝi prizorgas grandajn aferojn; sed ĝi ankaŭ tro dekretas pri etaĵoj. Ĉu ĝia ekzisto garantias kontinentan pacon? Espereble jes. Ĉu ĝi estas burokratisma? Laŭ mi tro. Ĉu la Eŭrozono estas bona koncepto? Por kelkaj landoj, sed ne por ĉiuj. Ĉu la Eŭropa Unio estas modelo de demokrateco? Tute ne! Ĉu la Zono nur saviĝos kiam kelkaj malfortaj landoj eksiĝos el la klubo? Laŭ mi jes, ĉar gravaj eraroj okazis pri la membraro., kaj necesas agnoski tion kaj ne papece defendi la decidojn de la pasinteco. Jes, la Eŭropa Unio estas neperfekta institucio kiun mi subtenetas; sed Eŭropaneco mi subtenegas mense kaj kore!
Comments: Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?