<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Saturday, November 26, 2011

Novaj mondoj! 

Mi ne aludas al astronomio, ĉar ĝi ne estas mia fako. Mi aludas al la manio pri modifoj precipe en informteknologio. Oni alkutimiĝas al metodiko kaj ĝi sanĝiĝas! Ne temas pri malgrandaj plibonigoj; temas pri radikala aliformigo.

Antaŭnelonge Fajrfokso renoviĝis: bone, nebone - mi ne certas. Nun Yahoo Mail estas transformita; mi ne povas trovi iom! Kaj Gmail nun sekvas la saman padon. Ve, ve. Deviga dumviva lernado!

Ĉu la afero akrigos mian menson. Eblete. Sed pli verŝajne ĝi malrapidigos miajn labor-rutinojn.

Tamen, estas terura ebleco: mi fariĝas konservativa kaj kontraŭas progreson!








Comments:
La regno de komputiloj devigas daŭran vivlongan lernadon (precipe por fakuloj; ekzistas pli kaj pli aparatoj, programlingvoj, retaj protokoloj ktp). Sed fojfoje problemoj estas kaŭzataj de homaj eraroj. Ekz-e antaŭ nelonge mi ne povus atingi mian Gmail-konton per POP3 kaj mi post malgranda tempo malkovris la kialon: eksvalidiĝinta SSL-fingrospuro.
 
Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?