<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Sunday, December 09, 2007

Okupiteco, samideanoj! 

Subite mi konscias pri mia silentado dum kvar monatoj: ne pro manko de materialo, sed pro manko de tempo: ofta stato nuntempe.

Tamen, la situacio pliboniĝas kaj mi denove emas ĵeti miajn pensojn al Esperantio. Ĉu oni feliĉos aŭ ne mi tute ne scias!

Solida enhavo venos poste. Nuntempe mi nur faras du komentojn: Gordon Brown, la skota ĉefministro de Britio estas ĉirkaŭita de skandaloj kaj problemoj; Alex Salmond, la skota ĉefministro de Skotlando ridetas ĉiutage.

Neniu scias pri la formato de la estonteco, sed ŝajnas ke Skotlando troviĝas sur la sojlo de nova erao.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?