<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Sunday, December 09, 2007

Okupiteco, samideanoj! 

Subite mi konscias pri mia silentado dum kvar monatoj: ne pro manko de materialo, sed pro manko de tempo: ofta stato nuntempe.

Tamen, la situacio pliboniĝas kaj mi denove emas ĵeti miajn pensojn al Esperantio. Ĉu oni feliĉos aŭ ne mi tute ne scias!

Solida enhavo venos poste. Nuntempe mi nur faras du komentojn: Gordon Brown, la skota ĉefministro de Britio estas ĉirkaŭita de skandaloj kaj problemoj; Alex Salmond, la skota ĉefministro de Skotlando ridetas ĉiutage.

Neniu scias pri la formato de la estonteco, sed ŝajnas ke Skotlando troviĝas sur la sojlo de nova erao.
Comments:
Bedaŭrinde mi ne konas la aferojn en Britio. Mi ne familiaras kun la aktuala ĉefministro BROWN. Mi konis la eksan ĉefministron Tony BLAIR. Ni usonanoj ŝatis lin (li ŝajnis ĉarma kaj amuza) antaŭ ol li kunsentis kun nia prezidento BUSH pri Irako, stato de kontraŭterorismo, kaj la metado de religieco en la registaro.

Eble estus bone, se vi sciigus nin pri la aferoj en Britio. Nu, la kunhavigado de kulturoj estas unu el la ĉefaj bonaj punktoj de Esperanto, do mi certas, ke ĉio interesiĝos.
 
Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?