<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Friday, August 17, 2007

Iraka kataklismo 

Estas malfacile trovi vortojn por priskribi la situacion en Irako: ĉiutage okazas alia terura incidento. La vivnivelo estas pli malalta ol antaŭ la invado. Perforto regas ĉie. La ekonomio estas ruinigita: mankas al homoj la necesaĵoj de ĉiutaga vivo. Usono kaj aliaj rigardas la tiean nafton avareme. Diversaj grupoj kaj sektoj batalas unu kontraŭ la alia. La tiel-nomata Koalicio ne ekzistas: ĝi estas sinonimo por Usono kaj Britio. La registaro estas febla, kaj unueco tuttute mankas.

La amasmortigiloj mankis; tamen, morto, detruo kaj malespero estas la rezulto de la okupacio.

Mi ne scias ĉu Irako povas esti unu ŝtato aŭ kelkaj; tamen, miaopinie Usono apartenas al la problemo ne al iu solvo.

Nur la irakanoj povas fari ion. Ĉu ili sukcesos mi ne scias; sed mi estas hontema pri la rolo de Britio en ĉi tiu fiaventuro.

Unu el la kialoj por mia subtenado de sendependeco por Skotlando estas eviti ian eĉ nerektan respondecon por la freneza eksterlandaj agoj de la britaj politikaj partioj.
Comments: Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?