<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Saturday, April 14, 2007

Esperanto ne plu ekzistas! 


Hodaŭ sidante en angulo en la biblioteko Butler mi ekaŭdis konversacieton pri Esperanto inter studentoj de alia fako. "Ĝi estas miksaĵo de la itala, la hispana kaj la angla." "Ĝi ne plu ekzistas." "Ĝi inventiĝis ĉe Barlastono."

Homoj faris tiujn asertojn en biblioteko en kiu troviĝas 15,000 esperantaj libroj! Afiŝoj kaj faldfolioj ne mankas; surmure estas informoj pri la celoj be biblioteko Butler, kaj ankaŭ portreto de Montagu C. Butler mem.

Samideanoj, ni vere havas grandegan taskon: espereble la neanglaparolanta mondo ne estas tiel nescia!
Comments:
"espereble la neanglaparolanta mondo ne estas tiel nescia" hmm mi timas ke jes !(=jes gxi estas tiel nescia).

Ekzemple, kiam mi iris en Uzbekion en 2000, mi kunvojagxantino, vidante min legi libron en Esperanto, diris: "Esperanto cxu tion plu ekzistas ?"

Kaj la politikistoj !!!! ne ni parolu pri tiu fia acxa malklra kaj aroganta fusxgento!!
antaux ne longe iu diris tre memcerte al jxurnalista debato, ke ne ekzistis literaturo en Esperanto, alia, ke neniam infano vokis en Esperanto al sia patrino.

Ju malpli ili scias pri Esperanto, des pli ili parolas memcerte kaj kondamneme.

Verdire tio estas gxenerala "legxo" de la psikologio! tion oni multofje konstatis.
 
Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?