<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Monday, July 31, 2006

Tony Blair, nia amata ĉefministro 

Sendube brita ĉefministro Blair estas tre inteligenta kaj bone edukita kvankam kulture lia scio estas ridinde magra. Politike, li komence ŝorĉis la maldekstron, sed nun lia reputacio estas abisma.

Li reformis la laboristan partion tre racie; sed nun li ne plu estas socialisto.

Lia opiniŝanĝiĝo okazis post la terura evento de 9/11. Komence, li indikis eblecon por ŝanĝi la nejustaĵojn kiu estigis terorismon; tre baldaŭ li akceptis la krudan filozofion de George Bush, kaj neleĝe kaj mensoge partoprenis la invadojn de Afganio kaj Irako. Li ankaŭ komence predikis la bezonegon solvi la palestinan problemon por detrui la radikojn de terorismo; nun tio deziro estas flankenmetita kaj li pasie subtenas la agojn de Israelo.

Ĉu li iam kaŝe influas Bush? Ĉu Bush admiras lin? Ĉu lia mondvizio estas eĉ pli apokalipsa ol tio de la usona prezidento? Kiu vere scias? Eble lia enigmoplena edzino, Cherie?

Nun Britio apartenas al la tri plej malamataj ŝtatoj en la mondo: Usono, Britio kaj Israelo; kaj pro tio la ebleco de terorismaj atakoj kontraŭ Britio kreskas ĉiutage.

Jen resumege la nuna situcio: en Usono regas Bush kiu ne taŭgas estri vilaĝon, sed detruas naciojn; en Israelo regas Olmert kiu murde provas montri sin durulo; en Britio regas Blair kies orgojlo kreskas ĉiutage, sed kiu pro iu obskura kialo adoras Bush.

Jen la sankta triunio; jen la akso de malbono.
Comments: Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?