<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Monday, November 22, 2004

Vulpĉasado en Anglio 

Finfine post 7 jaroj la maldekstrema (?) registaro de Tony Blair sukcesis pli-malpli prohibi vulpĉasadon, kiun riĉuloj dum jarcentoj faris ritece.

Oni jam leĝe malpermis la fisporton en Skotlando.

Kial Blair bezonis tiom da tempo, ĉar preskaŭ ĉiuj parlamentanoj subtenas malpermeson?

Estas mistero; kaj eĉ lastmomente la ĉefministo proponis absurdan kompromison. Ĉu li caŝas? Tute ne! Sed li ŝajne pli respektas la opiniojn de dekstremaj minoritatoj ol la opiniojn de la membroj de la Laborista partio.

Nun la bastionoj de la kampara altklasanaro intencas defii la leĝon. Sendube ilia konduto povas esti timiga; sed la plejmulto en Britio ĝojas pro la malapero de barbaraĵo.

Eble Blair nun radikaliĝos, kaj eĉ de tempo-al-tempo riproĉetos sian aliancanon en Vaŝingtono!

Thursday, November 11, 2004

Morto de Yasser Arafat 

Hodiaŭ estas fino de erao. Prezidento Arafat ne estis perfekta homo. Kiu estas? Tamen, li enkorpigis la esperojn de la palestina nacio; kaj dum jaroj lia kaptiĝo estis skandalo kiun Usono honte subtenis.

Li konsentis pri la 2-ŝtata solvo por la Sankta Lando. Tion fari veri estis ofero por viro kiu junaĝe estas forpelita de Jerusalemo.

Sharon kaj aliaj cionistoj kredas pri la ŝtateco de Israelo. Rilate al Palestino ili subtenas ŝtaton plenigitan de israelaj kolonietoj kaj senigita de eĉ bazaj rajtoj.

Miaopinie la sola solvo estas unu ŝtato por Judoj, Kristanoj kaj Islamanoj.

Tamen, hodiaŭ ni funebru por homo kiu sciigis la mondon pri Palestino, kaj kiu ĉiam batalis por ke ĝi efektiviĝu.

Bone konata vizaĝo malaperis de la mondscenejo; tamen, iun tagon lia vizio realiĝos.

Wednesday, November 03, 2004

Komentu? 

Mi decidis funkciigi la eblecon "fari komenton": anglalingve: "Post a comment". Faru se vi deziras; sed uzu Esperanton!!

Prezidento Bush triumfas 

Eksterusone oni apenaŭ povas kredi, ke Bush ankoraŭ estas Prezidento.

Nun estas abismo inter Eŭropo kaj Usono.

Kial li venkis? Mono, stulteco, ombrecaj subtenantoj, la personeco de Kerry? Kiu scias.

Tamen, duono de la loĝantaro oponis lin. Jen io.

Ĉu la mondo estas pli sendanĝera loko kun Bush en la Blanka Domo? Mi dubas.

Eble la kialo estis tordita Kristanismo? Temo por la estonteco!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?