<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Thursday, November 11, 2004

Morto de Yasser Arafat 

Hodiaŭ estas fino de erao. Prezidento Arafat ne estis perfekta homo. Kiu estas? Tamen, li enkorpigis la esperojn de la palestina nacio; kaj dum jaroj lia kaptiĝo estis skandalo kiun Usono honte subtenis.

Li konsentis pri la 2-ŝtata solvo por la Sankta Lando. Tion fari veri estis ofero por viro kiu junaĝe estas forpelita de Jerusalemo.

Sharon kaj aliaj cionistoj kredas pri la ŝtateco de Israelo. Rilate al Palestino ili subtenas ŝtaton plenigitan de israelaj kolonietoj kaj senigita de eĉ bazaj rajtoj.

Miaopinie la sola solvo estas unu ŝtato por Judoj, Kristanoj kaj Islamanoj.

Tamen, hodiaŭ ni funebru por homo kiu sciigis la mondon pri Palestino, kaj kiu ĉiam batalis por ke ĝi efektiviĝu.

Bone konata vizaĝo malaperis de la mondscenejo; tamen, iun tagon lia vizio realiĝos.

Comments:
>> Miaopinie la sola solvo estas unu ŝtato por Judoj, Kristanoj kaj Islamanoj.

Pri tio mi tute konsentas (nu, ankaŭ ni sendiuloj rajtu loĝi tie, ĉu ne?). Mi konfesas ke mi ne havas multajn opiniojn pri la problemoj de la mez-oriento (kio estas stranga por maldekstremega studento*). Mi notas kaj ke Israelo estas la ununura demokrata ŝtato en la mez-oriento, kaj ke la metodoj uzataj en la okupataj landoj estas certe neefikaj kaj, oni povas supozi, subpremegaj. Ĝenerale, kiam oni petas mian opinion (kiu okazas strange neofte...) mi donas la politikistan respondon ke ekzistas maljustaĵoj faritaj de ambaŭ flankoj.

Sed dum oni kontinuas kredi ke lando disigita per religiaj/naciaj/rasaj linioj estos taŭga solvo, mi ne kredas ke ni vidos pacon.

Mi ne kontraŭas cionismon ekzakte; mi subtenas la rajton de judoj de ĉiuj landoj krei novajn hejmojn en Israelo/Palestino. La judoj ĝenerale vivis tre malfaciliajn vivojn dum la diasporo de la antaŭaj 2000 jaroj, kaj la teruro kiun ni vidis dum la 20a jarcento ja instigu nin pensi ke la judoj havas la rajton vivi en sekureco en sia Sankta Lando. Sed ni ne forgesu, ke ĝi estas ankaŭ por aliaj sankta lando. Tiu, kiun mi kontraŭas, estas la ideo de juda ŝtato. Tio estas apartheid kun alia nomo. Ni subtenu la kreskon de unu plurnacia, plurkultura, plurreligia ŝtato, kie judoj, kristanoj, islamanoj, sendiuloj povas loĝi en sekureco kaj prospero.

Mi ja estas revanto, ĉu ne? ("Eble vi diros, ke mi estas revanto; sed mi ne estas la sola..." *kantas malbone*)

Andreo Weir (komentante anonime -- ĝenetas registri sin) (kaj mi pardonpetas pro la eraroj -- mi certas ke ili ekzistas -- mi ne skribis en Esperanto dum longa tempo!)

* Nu, montru al mi dekstreman studenton.
 
This comment has been removed by a blog administrator.
 
Estas kuraĝige ricevi tian trafan komenton pri la koncepto de Israelo kiel juda ŝtato. Antaŭ kelkaj jaroj mi parolis kun judino kiu naskiĝis en la tiama Palestino. Ŝi aludis tre emocie al la religia plurismo tiutempe; kaj ŝia opinio pri nuntempa Israelo estis amare negativa.
 
Mi ankaŭ konsentas ke unu ŝtato por tri grupoj estus bona ideo sed ne forgesu ke la Palestinanoj loĝis tie dum pli ol du mil jaroj kaj ili suferis terure kiam la Israelanoj revenis ricevinte la rajton fari tion, laŭ mi nejuste sed nenio povis kompreni ke baldaŭ ili agus tiel kruele al la pacemaj indiĝenoj.
 
hej homo! ankaux mi havas taglibro-blog kun revanto kiel nomo vizitu mian estas nur E-pagxo. sed mi libere revas.
 
Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?