<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Monday, March 29, 2004

La alia Melnikov 

Kelkfoje mi gastigis Alexander Melnikov el Rostov/Don. Alexander estas klerega Esperantisto kiu precipe spertegas pri Esperantologio kaj interlingvistiko. Kun granda plezuro mi rememoras longajn fascinajn konversaciojn kun li: sprito ne mankis!

Antaŭ kelkaj tagoj mi auskultis la alian Alexander Melnikov en la Glasgova koncertejo. Li kmpreneble estas juna rusa pianisto kun internacia reputacio! Li ludis la unuan pianan konĉerton de Rachmaninov kun la glora Rusa Nacia Orkestro dirigentita de Mikhail Pletnev.

Rachmaninov komponis la konĉerton en Peterburgo kiam li nur estis 18-jara en la dramoplena jaro 1917. Li reverkis ĝin post multaj jaroj; sed ĝia neglekto kaj subtakso estas preskaŭ universala. Aŭskultinte Alexander Melnikov kaj la RNO mi ŝanĝis mian aprecon: la komponaĵo estas meritoplena, kaj eĉ post reviziado farita de la matura komponisto restas plena de juneca elano. La malrapida movimento estas sublima.

Melnikov [muelisto] estas ofta nomo en Ruslando; sed la talento de mia amiko kaj de la muzikisto estas malofta. Mi ne laŭdos Raĥmaninovon: lia muziko trumpetas lian geniecon.
Comments: Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?