<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Tuesday, February 03, 2004

Raporto de Lordo Hutton 

Antaŭ kelkaj tagoj Hutton, kiu fakte estas Leĝa Lordo, eldonis sian Raporton pri la cirkonstanacoj ĉirkaŭ la suicido de d-ro David Kelly, la mondfama scencisto kaj spertegulo pri amasmortigiloj.

La fono de ĉi tiu tragedio estis intervjuo de David Kelly kun ĵurnalsito kiu laboris pot la BBC. Dum la intervjo kiu okazis en londona hotelo, d-ro Kelly esprimis dubojn pri la anonco de la brita registraro antaŭ la milito kontraŭ Irako, ke Irako kapablas lanĉi armilojn en 45 minutoj. Li ankaŭ indikis, ke la brita registaro spicigis la enhavon de ŝajne objektiva dosiero pri la posedo de amasarmilaroj de Irako pro militema kialo.

La ĵurnalisto radie elsendis la enhavon de la sekreta intervjuo je la 6a matene.

La registaro indigniĝis pro tio; kaj rekte-nerekte publikigis la nomon de d-ro Kelly, kiu poste mortigis sin.

Pro publika kaj politika premego Tony Blair petis Lordon Hutton oficiale esploris la afeon dum kelkaj semajnoj; kaj 4 monatojn poste Hutton eldonis sian raporton. Li tute kulpigis la BBC-on pro eraretoj kaj senkulpigis la britan registaron kaj ĉefĉefe Tony Blair, la ĉefministro. La plejmulto en Britio estas skeptikema pri la objektiveco de Hutton. La estro de la BBC, Gregg Dyke, eksiĝis; tamen, li daŭre batalas por subteni la BBC-on kaj por subfosi la sintenon de Lordo Hutton. La afero ne baldaŭ malaperos; kaj hieraŭ Blair starigis enketon pri la informo donita al la brita registraro de la sekreta servo antaŭ la milito kontraŭ Irako; ĉar nun evidentas ke armiloj ne ekzistas.
Comments: Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?