<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Wednesday, February 11, 2004

La mamo de Janet Jackson 

Usono ŝokiĝis: mamo de Janet Jackson ekaperis publike; multegaj homoj vidis ĝin televide. Ĝi similis al aliaj mamoj; nura diferenco estis ornamaĵoj sur la mampinto. Ĉu la aperigo estis akcidento aŭ ne neniu estas tutcerta. Oni diris, ke la kialo vere estis revivigigi ŝian karieron popistan.

Mi havas neniun itereson pri la kantado de Janet Jackson; sed ŝanas al mi ke la tumulto en Usono estas hipokriteca: mamoj varias, cicoj varias; sed ili ne estas raraĵoj en la nuna mondo. Iu virino ekagis leĝe pro la morala subfosado de junaj usonanoj provante akiri grandegan monsumon rekompencan. Estas nekredeble ke tia sinteno troviĝas en nacio kiu mortigas malamikojn kun la subteno de la plejmulto el la loĝantaro kaj virtuale murdas aliajn komputil-lude.

La nuda mamo de Janet Jackson ne minacas civilizacion; sed la eksterordinara fakto ke trafiko sur la Reto atingis apogeon pro la incidento indikas ian psikan neŭrozan.

Ĉu estas surprize ke oni kritikas la valorojn de la usonbrita mondo?
Comments: Post a Comment

This page is powered by Blogger. Isn't yours?