Saturday, July 11, 2009
Katastrofo en Afganio?
Dum 24 horoj 24 britaj soldatoj estis mortigitaj en Afganio; la "forgesita milito" nun troviĝas denove sur la gazetaj frontpaĝoj.
La brita ĉefmininistro Gordon Brown provas konvinki homojn pri la taŭgeco de sia granda strategio: li kampanjas kontraŭ la Talibanoj; li ankaŭ kampanjas kontraŭ Alkaido. Homoj estas dubemaj; venko neniam venas.
La antaŭuloj de la Talibanoj estis subtenataj de Usono kaj Britio por batali kontaŭ Sovetio; ili daŭre batalas kontaŭ ĉiuj invadantoj, inkluzive de Usono kaj Britio. Ĉiam samis en Afganio.
Kio estas Alkaido? Movado aŭ sekto aŭ internacia organizo? Neniuj scias. Ĝi estas termino por priskribi ĉiujn demonojn!
Tamen, unu afero esats certa: britaj trupoj historie batalis multfoje en Afganio; kaj neniam venkis.

Friday, June 05, 2009
Brita ĉefministro meze de krizo?
Kabinetanoj eksiĝas; balatado estas katastrofa; la ekonomio feblas; opinio-sondoj estas terure malbonaj; kaj la vetero malvarmiĝas!
Ĉu Gordon Brown eksiĝos?
Mi dubas; li batalados ĝis la fino.
Finfine la Laborista partio estos nuligita; sed ne hodiaŭ.
Gordon estas batalema, kaj ĉiam esperema.
Skotaj ĉefministroj neniam cedos; tiajn homojn ili estas!
Saĝe aŭ malsaĝe!

Saturday, February 28, 2009
Prezidento Obama kaj Irako
Dum iom da tempo mi havis dubojn pri la nova prezidento de Usono, ekzemple pri lia sinteno rilate al Palestino kaj li deziro sendi pli da soldatoj al Afganio; sed restis lia deziro, ke usonaj soldatoj ne plu troviĝu en Irako.
Nun li anoncas la foriron de la usonaj soldatoj je la fino de 2010. Bone; tamen, pli malfrue ol li komence indikis.
Tamen, 50,000 usonaj soldatoj restos en Irako por fari kontribuon al la situacio tie; kaj li menciis neniun forlasdaton.
La respuklikanoj aprobas; ĉar - kaj mi citis - "Obama nun kosentas kun la agplano de George Bush".
Denove oni seniluziiĝas.

Wednesday, February 18, 2009
Ekonomia stato de Britio
La plejmulto en Britio ne kredas la aserton de la registaro, ke la ekonomia krizo ne estos longedaŭra; ili opinias, ke la registaro aŭ mensogas aŭ estas multe tro optimisma.
Sendungiteco kreskas; homoj ne povas akiri hipotekojn; estas preskaŭ neeble vendi domojn.
Estas risko de malinflacio. Oni ne plu fidas la bankojn. Sterlingo estas sur la planko.
Oni pli kaj pli nervoziĝas.
La Konsevativa partio gajnas subtenon; la ĉefministro fariĝas denove neŝatata, kaj terure aspektas.
Subteno por sendependeco kreskas en Skotlando denove.
Oni fidas neniun eĉ Obama; spertuloj estas mokataj.
Kiam aŭ kiel finiĝas la afero?
Ŝajne la nuna situacio estas la frukto de ekonomiaj sistemoj kiuj estis esence falsaj.
Ĉu la "bonaj tagoj" iam revenoj?

Friday, January 16, 2009
Por gajni voĉdonojn
Ĉie en la mondo oni blogas pri la israela milito kontraŭ Gazao. Preskaŭ ĉiuj blogistoj kontraŭstaras la teruran israelan kampanjon. La esceptoj - kredu tion aŭ ne - loĝas en Israelo aŭ Usono.
Mi kredas, ke la ŝokindaj bildoj de la konflikto malfermas okulojn al la agoj kaj sintenoj de la juda ŝtato.
Sed Israelo estas demokratia ŝtato, ĉu ne? Jes; ĝi estas demokratia - almenaŭ surface. Tamen, oni povas demokratie sekvi mortigajn agplanojn.
Venontan monaton balotado okazos en Israelo. Nekredeble la registaro plipopulariĝas pro a milito kontraŭ Gazao. Sanga militado por reakiri pontencon ne estas indikilo de altaj moralaj principoj.
2009 vere komenciĝas terure.

Sunday, October 12, 2008
La Ekonomia Krizo
Laŭ mia opinio, la nuna krizo estas la rezulto de sistemo kiu baziĝis sur risko kaj avareco. La rezultoj estas memevidentaj kaj katastrofaj. Registaroj nun devas regi la financan sistemon. Ni ne reiros al la ŝtatiso de Sovetio; tamen, la dekstrema ideologio de la Okcidento estas bankrota.
La merkata modelo apartenas al la pasinteco; fina respondeco apartenas al la Ŝtato; eĉ Usono rekonas tiun fakton.
Tamen, estos malfacile starigi modifitan sistemojn; kaj la dekstema klerularo provos restarigi la antaŭan modelon.
La Krizo estu meĥanismo por fundamenta reorientiĝo!

Wednesday, September 03, 2008
Alemenaŭ ŝi belaspektas!
Ĉu iu vere komprenas la mondon de usona politiko? Dum jaroj mi provis, sed ne sukcesis.
Nun mi havas ian ideon pri la konceptaron de kandidato Barrack Obama - kvankam mi ankoraŭ havas dubojn pri lia radikaleco.
Mi ankaŭ komprenis la argumentojn de John McCain pri lia sperteco; sed ŝajne subtaksis lian kapablecon agi eksterordinare.
Li ĵus elektis la virinon kiun li deziras esti vicprezidanto, Sarah Palin. Ŝi estas treege konservativa; tio eble gajnos subtenantojn por la kampanjo. Sed rilate al sperto? Ŝi havas preskaŭ neniun sperton. Ŝi loĝas en la usona kolonio de Alasko apude al Ruslando. Ŝi estis urbestro de urbeto, kaj nun dum malpli ol 2 jaroj estras la ŝtaton de Alasko. Ŝi nur unufoje vojaĝis eksterlanden - dum 2 tagoj!
Ĉu McCain estas freneza? Ĉu li havas kaŝitan planon?
Ĉu belaj virinoj plaĉas al li?
Eble li vere frenezas; sed ankoraŭ estas dubetoj.
Tamen, estas neniu dubo pri la frenezeco de la nuna Prezidanto!