<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Monday, July 18, 2005

Bomboj en Londono 

Mi estis for kiam la bomboj eksplodis en Londono; kaj mi decidis ne fari iujn komentojn, ĉar multegaj jam esprimis kompaton por la viktimojn kaj iliajn parencojn kaj amikojn. Mi bone konas la kvartalon de la brita ĉefurbo kie la plejmulto mortis; fakte mi estis en placo Tavistock kie oni eksplodigis la ruĝan aŭtobuson antaŭ kelkaj semajnoj.

Neniu tre surpriziĝis pri la fiagoj, ĉar neeblas centprocente protekti civitanojn: ordinaruloj ne estas ĉefministroj aŭ prezidentoj. Homoj kun kiuj mi parolis ofte rimarkis: "Brita eksterlanda politiko kaj agoj sendube kaŭze rilatas al la mortigado".

Hodiaŭ tute hazarde aperis raporto de Chatham House (unu el la plej prestiĝaj organizoj kiuj analizas la eventojn de la nuna epoko) kiu post rigora esplorado atingis la konkudon, ke la agoj de la brita registraro plidanĝerigas Brition.

Ĉu iu disputus tian preskaŭ memevidentan konkludon? Jes, la brita registraro. Ili mokis la konkludojn de la fakuloj, eble eĉ antaŭ ili povus trovi tempon legi la tutan raporton.

Jen la sinteno de niaj regantoj en Britio. Estas malfacile eviti profundan malesperon, kaj ankaŭ pripensadi tion kion dirus la fondintoj de la laborista partio.

Wednesday, July 06, 2005

Perfortuloj ĉe Gleneagles 

Laŭ la skota polico, ili agos severe kontraŭ perfortuloj ĉe Gleneagles.

Ĉu ili tiel agos kontraŭ la perfortuloj en la luksega hotelo?

Mi estas skeptikema!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?