<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Wednesday, May 18, 2005

Vundita ĉefministro 

Tony Blair ankoraŭ estas la brita ĉefministro. Por li kaj la Laborista Partio la rezulto de balotado ne estis triumfo; sed Blair restas estro kaj lia partio ankoraŭ havas maĵoritaton. La ekzisto de lia maĵoritato eble surprizas alilandanojn, ĉar Blair ricevis nur 37% procentoj el la voĉdonoj. Tamen, tio sufiĉas, ĉar la brita sistemo de elektado estas kruda kaj ne havas elstarajn demokratiajn trajtojn.

Tamen, lia maĵoritato nun estas duonigita; kaj Blair pro tio tuj anoncis: "Mi aŭskultos la voĉon de la popolo estontece". Ŝajne li aludis al la seniluziiĝo de maldekstremuloj pro la Milito en Irako kaj konservativecaj agadplanoj.

Ĉu li estas pentema homo? Ŝajnas ke ne, ĉar lia nova kabineto estas plenŝtopita de Blair-anoj; kaj lia ĵusanoncita programo estas klasike Blair-eca.

Estas unu grava diferenco: se nur 34 laboristaj parlamentanoj ribelos li ne plu havos maĵoritaton. La ĉefministro estas ankoraŭ orgojloplena; tamen, li estas vundita.

Brita politiko eniras interesoplenan fazon.

Tuesday, May 03, 2005

La Iraka Faktoro dum la brita elekta kampanjo 

Mi ne profetos pri la rezulto de balotado en Britio: je vendredo la tuta mondo scios. Tamen, la milito en Irako daŭre ĉefrolas dum la kampanjo. Ĉefministro Tony Blair volas trumpeti la fortecon de la brita ekonomio; sed ĉiutage Irako revenas al la tagordo.

La pozicio de la Konservativa Partio estas paradoksa: ili forte subtenas la militon, sed ilia estro, Michael Howard, atakas Blair pri mensogoj rilate al intencoj, sekreta evidenco kaj detruegaj armiloj. Oni akuzas Howard pri hipokritreco sed eble li faras subtilan punkton?!

Analizistoj plejparte subtenas la tezon, ke la Liberaldemokratia Partio gajnos voĉdonojn pro la Iraka Faktoro, ĉar ili de la komenco kotraŭstaris la militon. Multaj subtenantoj de la Laborista Partio ankaŭ kontraŭstaris kaj kontraŭstaras la militon. Ĉu ili restos fidelaj al la Partio aŭ voĉdonos por la starpunkto de la Liberaldemokratia Partio de Charles Kennedy aŭ eble restos hejme?

Alia interesa fenomeno estas ke ĉeffinancministro Gordon Brown nun kampanjas kun Blair ŝultron-al-ŝultro. Li ofte kverelas kun la ĉefministro. Blair nun bezonegas lian apogon pro lia sukceso rilate al la ekonomio. Ĉu la prezo de lia publika subtenado de Blair estas garantio ke Brown finfine post la balotado fariĝos brita ĉefministro?

This page is powered by Blogger. Isn't yours?