<$BlogRSDURL$>

David
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon

Wednesday, February 23, 2005

Ĉu logika respondo? 

Hieraŭ dum sia eŭropa vizito prezidento George W. Bush responde al demando pri Irano solene anoncis:

"Usono ne atakos Iranon; tamen, ĉiaj eblecoj eblas".

Ĉu mi estas la sola homo kiu ekflaras logikan kontraŭdiron?!

Thursday, February 10, 2005

Frida Virino 

Prezidento Bush nun havas fidelan novkonservatisman leŭtenantinon: Condoleeza Rice.

Antaŭnelonge ŝi freŭdisme aludis al sia "edzo" George W. Ŝi vere apartenas a la familio Bush; kaj ankaŭ apartenas al la etan minoriton de nigraj usonanoj kiuj aprobas la nunan prezidenton.

Ŝia antaŭulo Colen Powell estis tro maldura (pardonu la adjektivon) por Bush; moleco ne estas unu el la trajtoj de Condie.

Ŝi estas glacie intelekta, obeema al la majstro, kaj infere danĝera.

This page is powered by Blogger. Isn't yours?