tag:blogger.com,1999:blog-60132932007-12-10T20:09:43.219ZMia taglibroDavidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comBlogger62125tag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-64951900563091422582007-12-09T16:56:00.000Z2007-12-09T17:13:00.995ZOkupiteco, samideanoj!Subite mi konscias pri mia silentado dum kvar monatoj: ne pro manko de materialo, sed pro manko de tempo: ofta stato nuntempe.

Tamen, la situacio pliboniĝas kaj mi denove emas ĵeti miajn pensojn al Esperantio. Ĉu oni feliĉos aŭ ne mi tute ne scias!

Solida enhavo venos poste. Nuntempe mi nur faras du komentojn: Gordon Brown, la skota ĉefministro de Britio estas ĉirkaŭita de skandaloj kaj problemoj; Alex Salmond, la skota ĉefministro de Skotlando ridetas ĉiutage.

Neniu scias pri la formato de la estonteco, sed ŝajnas ke Skotlando troviĝas sur la sojlo de nova erao.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-68802358121286204172007-08-17T18:06:00.000+01:002007-08-17T18:32:38.361+01:00Iraka kataklismoEstas malfacile trovi vortojn por priskribi la situacion en Irako: ĉiutage okazas alia terura incidento. La vivnivelo estas pli malalta ol antaŭ la invado. Perforto regas ĉie. La ekonomio estas ruinigita: mankas al homoj la necesaĵoj de ĉiutaga vivo. Usono kaj aliaj rigardas la tiean nafton avareme. Diversaj grupoj kaj sektoj batalas unu kontraŭ la alia. La tiel-nomata Koalicio ne ekzistas: ĝi estas sinonimo por Usono kaj Britio. La registaro estas febla, kaj unueco tuttute mankas.

La amasmortigiloj mankis; tamen, morto, detruo kaj malespero estas la rezulto de la okupacio.

Mi ne scias ĉu Irako povas esti unu ŝtato aŭ kelkaj; tamen, miaopinie Usono apartenas al la problemo ne al iu solvo.

Nur la irakanoj povas fari ion. Ĉu ili sukcesos mi ne scias; sed mi estas hontema pri la rolo de Britio en ĉi tiu fiaventuro.

Unu el la kialoj por mia subtenado de sendependeco por Skotlando estas eviti ian eĉ nerektan respondecon por la freneza eksterlandaj agoj de la britaj politikaj partioj.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-74926086875392770762007-07-12T20:57:00.000+01:002007-07-12T21:17:44.983+01:00Kontrolado de esperanto-literumadoUnu el miaj problemoj ne estas mia manko de scio pri esperanto-ortografio; ĝi estas mia mistajpado. Mi supozeble ne estas unika! Nun mia amata Fajrfokso provizas la kapablecon kontroli mian esperantan skribadon kaj aldoni novajn parolturnojn al la vortaro; kaj simile kompreneble fari por multaj aliaj lingvoj. Tio ne estigos perfektecon; tamen, multaj fuŝaĵoj feliĉe ne plu okazos!

Iru al la ŝutejo, kaj la mirinda kontrolilo atendos vin!

Nun mi atentadas ilon por korekti gramatikon, kaj plibonigi mian stilistikan kapablecon!

Iun tagon?!Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-8882642695681965702007-06-10T01:02:00.000+01:002007-06-10T01:26:23.184+01:00Demandoj por la AkademioMi devas konfesi, ke mi ne tre entuziasmas pri la Akademio de Esperanto. Laŭ mi la esperanta komunumo finfine evoluigas la lingvon; ĉar esperanto estas socia fenomeno. Mi dubas ĉu la Akademio vere multe influas la situacion.

Ŝajnas al mi, ke la antaŭnelonga apero de la 9a aldono al la Fundamento subtenas mian tezon: la rezulto de jaroj de laborado estis 200 vortoj kiuj plejparte estas uzataj ĉiutage de esperanto-parolantoj.

Tamen, la Akademio ankaŭ estas parto de nia komunumo; kaj pro tio ankaŭ influas la evoluon de nia lingvo. Estas substrekinde, ke nun eblas meti demandojn al la Akademio uzante ĉi tiun ligilon por atingi la konsultejon.

Faru viajn demandojn! La ebleco nun eblas!Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-9298809146533025982007-04-14T16:48:00.000+01:002007-04-14T17:28:04.357+01:00Esperanto ne plu ekzistas!
Hodaŭ sidante en angulo en la biblioteko Butler mi ekaŭdis konversacieton pri Esperanto inter studentoj de alia fako. "Ĝi estas miksaĵo de la itala, la hispana kaj la angla." "Ĝi ne plu ekzistas." "Ĝi inventiĝis ĉe Barlastono."

Homoj faris tiujn asertojn en biblioteko en kiu troviĝas 15,000 esperantaj libroj! Afiŝoj kaj faldfolioj ne mankas; surmure estas informoj pri la celoj be biblioteko Butler, kaj ankaŭ portreto de Montagu C. Butler mem.

Samideanoj, ni vere havas grandegan taskon: espereble la neanglaparolanta mondo ne estas tiel nescia!Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-52071491280699183322007-03-13T16:22:00.000Z2007-03-13T17:28:06.243ZĈu Ĝangalo iam reaperos?Mi ne povas doni iun respondon al mia supra demando.

La koncepto estis tre ambicia; kaj estis miraklo ke ĝi daŭris malgraŭ la manko de mono kaj homfortoj.

Oni provis informi nin per Esperanto pri la grandega mondo ekster Esperantujo. Persone, mi malofte rigardis la retgazeton, ĉar mi ĉiutage droniĝas pro la novaĵeroj kiuj troviĝas diversloke anglalingve.

Se Esperanto ne povas provizi aliajn dimensiojn, la nura uzado de Esperanto ne tro interesas min.

Eble mi estas raŭmisto; sed fakte mi preferas la etikedon realisto.

Laŭ mi la parolantoj de ĉiuj grandegaj lingvoj frontas la saman problemon rilate al Ĝangalo.

Esperanto havas la propran vivon kaj kulturon: bonege! Pri aliaj aferoj ĝi funkciu niĉe, individue kaj alternative?Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-7766769367404767732007-02-15T15:41:00.000Z2007-02-15T16:00:50.768ZPola Radio vivas rete!Ne estas mia intenco resumi la kialojn pri la abrupta ĉesigo de la pollandaj esperantaj radio-elsendoj: epizodo kun ŝajne anti-semitisma subteksto.

Mi ne estas certa ĉu la intenco disaŭdigi hebree al Israelo implikiĝs kun la esperanta intrigo aŭ ne.

Tamen, pro protestoj Pola Radio nun havas retan esperantan ĉiutagan programeton; kaj mi esperas, ke oni ofte aŭskultos ĝin. Ĝia enhavo ĝis nun estas bona; kaj ni devas subteni la skipeton de esperanto-parolantoj kiuj ankoraŭ havas postenojn.

Jen la adreso!Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-78215288639863526022006-12-18T01:29:00.000Z2006-12-18T01:39:55.896ZPalestina LabirintoEstas malfacile por multaj kompreni la nunan situacion en Palestino. Tamen, artikolo de  Ignacio RAMONET (Palestina Labirinto) en la decembra numero de Le Monde Diplomatique (bonege tradukita en Esperanto) lumigis la situacion.

Mi rekomendas, ke vi legu ĝin; kaj ankaŭ ofte ekrigardu ĉi tiun valoran gazeton.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1161270161554791252006-12-03T15:46:00.000Z2006-12-03T15:55:51.693ZWilliam Auld en VikipedioAntaŭnelonge mi rigardis la artikolon pri la forpasinta poeto en Vikipedio. Ĝi urĝe bezonas pliampleksigon. Mi kulpigas min pri la manko de emhavo; sed ni ĉiuj respondecas.

William Auld estis unu el geniuloj de nia kulturo. Estas nia devo plibomigi la esperantan biografieton; kaj simile fari por ĉiuj nacilingvaj ekvivalentoj.

Ni eklaboru!Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1156873125425164732006-08-29T18:25:00.000+01:002006-08-29T18:42:17.700+01:00Kongresaj rezoluciojMi ne partoprenis la Universalan Kongreson kiu okazis en Florenco. Ŝajne ĝi estis sukcesoplena evento; kaj la partoprenado de pli ol 2200 homoj estis kontentiga.

Aperis la kutima Rezolucio, kiun ni obeeme reeldonas en la blogo de la Esperanto-Asocio de Skotlando.

Merito ne mankas al ĝi. Mi dubas ĉu oni kontraŭstaros ĝin; tamen, ĝi ne ŝancelos la mondon!

Ĝi estas multe tro burokrateca; la lingvaĵo apartenas al la prapasinteco.

Miaopinie necesas repensi la celon kaj la aspekton de tiuj Rezolucioj; alie, ili sinkos senspure en la maro de paperaĵoj.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1156245015966062942006-08-22T11:59:00.000+01:002006-08-22T12:10:15.980+01:00Plenpovo por fajrigistojLa supra titolo ne estas la mia; ĝi estas titolo de artikolo en le monde diplomatique de Alain Gresh. Miaopinie lia analizo de Mezorientio ververe estas leginda.

Le monde diplomatique estas prestiĝa gazeto; kaj ĝia eldonado en Esperanto estas grava.

Mi rekomendas, ke vi subtenu la esperantan tradukon.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1155587384104611052006-08-14T21:18:00.000+01:002006-08-14T21:32:02.543+01:00Restarigo de LebanonoNun estas paŭzo en la militado.

Ĉu daŭra aŭ ne mi - neniu - scias; sed ni esperu.

Laŭ la evidenco Israelo malmulte suferis kompare kun Lebanono.

Dio scias kiom da damaĝo estis farita al la infrastrukturo de Lebanono.

Israelo respondecas pri la detruado de lernejoj, pontoj, ŝoseoj, fabrikoj, havenoj, apartamentaroj, ktp, ktp.

Ĉu Israelo donos ŝekelon por rekonstruado?

Mi estas skeptikema; sed ĝojas se mi malpravas.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1154376457441713162006-07-31T20:26:00.000+01:002006-07-31T21:15:03.670+01:00Tony Blair, nia amata ĉefministroSendube brita ĉefministro Blair estas tre inteligenta kaj bone edukita kvankam kulture lia scio estas ridinde magra. Politike, li komence ŝorĉis la maldekstron, sed nun lia reputacio estas abisma.

Li reformis la laboristan partion tre racie; sed nun li ne plu estas socialisto.

Lia opiniŝanĝiĝo okazis post la terura evento de 9/11. Komence, li indikis eblecon por ŝanĝi la nejustaĵojn kiu estigis terorismon; tre baldaŭ li akceptis la krudan filozofion de George Bush, kaj neleĝe kaj mensoge partoprenis la invadojn de Afganio kaj Irako. Li ankaŭ komence predikis la bezonegon solvi la palestinan problemon por detrui la radikojn de terorismo; nun tio deziro estas flankenmetita kaj li pasie subtenas la agojn de Israelo.

Ĉu li iam kaŝe influas Bush? Ĉu Bush admiras lin? Ĉu lia mondvizio estas eĉ pli apokalipsa ol tio de la usona prezidento? Kiu vere scias? Eble lia enigmoplena edzino, Cherie?

Nun Britio apartenas al la tri plej malamataj ŝtatoj en la mondo: Usono, Britio kaj Israelo; kaj pro tio la ebleco de terorismaj atakoj kontraŭ Britio kreskas ĉiutage.

Jen resumege la nuna situcio: en Usono regas Bush kiu ne taŭgas estri vilaĝon, sed detruas naciojn; en Israelo regas Olmert kiu murde provas montri sin durulo; en Britio regas Blair kies orgojlo kreskas ĉiutage, sed kiu pro iu obskura kialo adoras Bush.

Jen la sankta triunio; jen la akso de malbono.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1153425414034757922006-07-20T19:54:00.000+01:002006-07-31T21:26:13.853+01:00Israelo: mortigadmaŝinoAntaŭ unu semajno okazis incidenteto apud la landlimo inter Israelo kaj Lebanono. Mi zorgeme elektis la vorton "incidenteto", ĉar - kvankam oni povis argumenti pri tio kio okazis kaj ĝiaj genezo kaj eblaj konsekvecoj - tutcerte ne temis pri batalo dum grandskala milito.

Tamen, la reago de Israelo estis eksterordinara: ili feroce atakis Lebanonon. La atako estis kontraŭ la infrastrukturo kaj civitanoj de tiu malfeliĉa nacio. La gerilanoj Hezbollah tuj lanĉis raketojn kontraŭ norda Israelo.

Ĝis nun - objektive - malmulte okazis en Israelo; tamen, Lebanono estas terure punata. Lando kiu antaŭe suferadis kaj estis parte okupaciata de Israelo dum preskaŭ 20 jaroj nun rigardas kun miro kaj kolerego la grandskalan mortigon de senkulpaj homoj, la detruon de la ekonomio kaj la neniigon de kulturo kaj turisma renesanco

Usono kel kutime ne riproĉas Israelon; UN estas paralizita; kaj la brita ĉefministro Blair eĥas la vortojn de Bush la amata.

Jen la nuna situacio; kaj la registaro de Palestino estas kritikita ĉar ĝi rifuzas agnoski Israelon!

Oni admiras la kuraĝon de la 20% el la israela loĝantaro kiu kontraŭstaras tion kio okazas. Tamen, kion oni faru rilate al ŝtato kes agoj estas tiel ekstremaj kaj kies sinteno indikas psikozon?

Sendube Usono povus fari ion; sed optimismo mankas al mi dum la firegado de Bush.

Tamen, Usono ververe ne estas la tuta mondo, kaj aliaj landoj devas kontraŭstari la agojn de lando kiu perfidas ĝiajn fondintojn kaj la agojn de ĝia mezorienta kolonio.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1147783485650345242006-05-16T13:19:00.000+01:002006-06-08T15:09:40.496+01:00Palestina GenocidoĈu iu povas dubi ke Israelo volas detrui Palestinon?

Ĉu iu povas dubi ke Usono kunlaboras?

Ĉu la mondo kredas pro demokratieco? Jes; se la rezulto plaĉas al la mondo; ne, se la rezulto malplaĉas.

La voĉdonantoj de Palestino decidis defii Israelon. Ili havis kialon, ĉar la intertrakaĵo de Oslo ne haltigis la detruon de tio kio restas de Palestino. Agnoski Israelon? Agnoski ŝtaton kiu starigas muregon; neleĝe konstruadas koloniojn en la okupaciita lando; kaj publike anoncas la intencon disigi tiun landon? Ĉu iu alia ŝtato agnoskus la konkerinton?

Ĉu iu alia ŝtato cedus la rajton uzi perforton kontraŭ unu el la plej fortaj landoj en la mondo: lando kiu ankaŭ posedas nukleajn armilojn? Mi dubas.

Nun Palestino estas punata ĉiutage; kaj la mondo silentas.

Kompatinda Palestino.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1138399717163296472006-01-27T21:54:00.000Z2006-01-27T22:08:37.193ZVoĉo el Palestino
Senkomente:

SAMI ABU-ZUHRI, reprezentanto de Hamas en Gaza:

Ĉe ni estas neniu malamikeco al okcidentaj landoj. Nia malamikeco rilatas al la okupaciado, kiu ŝtelis nian Landon, dispelis nian popolon, kaj daŭre mortigas nin.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1134862397226534762005-12-17T23:19:00.001Z2005-12-17T23:33:17.226ZLudiloj por trejni la cerbonNi esperantistoj ofte estas tro seriozaj. Jes; mi ankaŭ kulpas!

Dum ĉi tiu festa sezono estus bone malstreĝiĝi. Mi antaŭnelonge trovis retejon kiu specialiĝas pri komputilaj ludoj. Ĝi vere estas vizitinda.

Plejparte a ludoj ne estas vortaj; sed la instrukcioj estas en Esperanto!

Provu sokobanon, ŝakon diversregulan, tetrison, kaj multajn aliajn.

Neologismoj aperas ĉi tie; tial la lingva flanko ne estas tute neglektata!Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1131628901165064672005-11-10T12:52:00.000Z2005-11-10T13:23:50.880ZLa Lastaj Tagoj de Ĉefministro Tony Blair?La pasintan vesperon britaj parlamentanoj voĉdonis kontraŭ propono de Tony Blair plilongigi la tempon, ke la polico povas enkarcerigi eblajn teroristojn antaŭ formala akuzo. Nune la limo estas 14 tagoj; Blair deziris 90 tagojn.

La Konservativa kaj Liberala partioj oponis la proponon, kaj multaj laboristaj parlamentanoj subtenis ilin. Fine oni voĉdonis, ke la limo fariĝu 28 tagojn.

Estis la unua malvenko de Blair de post lia enoficiĝo en 1998.

Sendube la brita ĉefministro estas danĝere vundita. Ŝajne li pripensis kompromison; sed li forĵetis tiun eblecon, kaj provis manipuli la laboristajn parlamentanojn. Li dramece malsukcesis: 49 laboristaj parlamentanoj voĉdonis kontraŭ la registraro.

La ĉefministro jam anomcis, ke li ne restos ĉefministro ĝis la venonta balotado. Nun ŝajne pro aroganteco kaj orgojlo li devos eksiĝi antaŭ ol li antaŭe intencis. Li provos eviti tion; tamen, tio kion li nun volas efektivigi rilate al edukado kaj la sanservo furiozigos liajn sampartianojn. Pluaj ribeloj estos neeviteblaj.

La Laborista parto nun atendas savonton.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1126088809885727152005-09-07T10:47:00.000+01:002005-09-07T11:26:49.913+01:00Uragano Katrina: Usona TragedioMi estas plena de kompato pri la viktimoj de uragano Katrina en New Orleans kaj la regiono.

Tamen, rigardante la televidelsendojn mi spertas konsterniĝon.

Unue, uraganoj oftas en la regiono. Ŝajne la prepariteco estis kulpige maladekvata.

Due, unu el la kialoj pri breĉado de la digoj estis manko de investado pro la kosto de la Iraka Milito.

Trie, ekzistas subklaso en la Usono - plejparte nigra. Tiu subklaso estas malriĉa, ekspluata, loĝas en danĝeraj kvartaloj kaj estas nevidebla al la plejmulto.

La usona Interpopola Milito estis terura evento; ĝi vere estis la unua moderna milito. Unu el la kialoj de la batalado inter Nordo kaj Sudo estis sklaveco. Rigardante la nune disvolviĝantan homan kaj ĉirkaŭaĵan katastrofon, mi ekpensas denove: Kiu vere venkis?

Pri unu afero mi certas: la venkintoj ne estis nigraj usonanoj.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1123370581641273152005-08-06T23:30:00.000+01:002005-08-07T18:32:45.400+01:00Morto de Robin CookHodiaŭ mortis la eksministro sur la skotaj montoj.

Ĉefministro Tony Blair tuj laŭdis lian honestecon, intelektan potencon kaj kontribuon al brita politiko.

Admirinde. Tamen, ĉu la brita registraro nun akceptos la kritikon de la mortinta politikisto pri la milito en Irako?

Tute ne: la ĉefministro kaj kabineto aludos al lia pasio, trafaj argumentoj kaj honorinda eksiĝo; tamen, ili daŭre ignoros la saĝecon de Robin Cook. Ili elmontros la kutiman orgojlon kaj hipokritecon.

Tamen, ordinaraj homoj ne forgesos liajn vortojn kaj ĉiutage rigardos la teruran evidencon de lia praveco.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1121708315440926962005-07-18T18:10:00.000+01:002005-07-18T21:48:55.830+01:00Bomboj en LondonoMi estis for kiam la bomboj eksplodis en Londono; kaj mi decidis ne fari iujn komentojn, ĉar multegaj jam esprimis kompaton por la viktimojn kaj iliajn parencojn kaj amikojn. Mi bone konas la kvartalon de la brita ĉefurbo kie la plejmulto mortis; fakte mi estis en placo Tavistock kie oni eksplodigis la ruĝan aŭtobuson antaŭ kelkaj semajnoj.

Neniu tre surpriziĝis pri la fiagoj, ĉar neeblas centprocente protekti civitanojn: ordinaruloj ne estas ĉefministroj aŭ prezidentoj. Homoj kun kiuj mi parolis ofte rimarkis: "Brita eksterlanda politiko kaj agoj sendube kaŭze rilatas al la mortigado".

Hodiaŭ tute hazarde aperis raporto de Chatham House (unu el la plej prestiĝaj organizoj kiuj analizas la eventojn de la nuna epoko) kiu post rigora esplorado atingis la konkudon, ke la agoj de la brita registraro plidanĝerigas Brition.

Ĉu iu disputus tian preskaŭ memevidentan konkludon? Jes, la brita registraro. Ili mokis la konkludojn de la fakuloj, eble eĉ antaŭ ili povus trovi tempon legi la tutan raporton.

Jen la sinteno de niaj regantoj en Britio. Estas malfacile eviti profundan malesperon, kaj ankaŭ pripensadi tion kion dirus la fondintoj de la laborista partio.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1120605244714611412005-07-06T00:05:00.000+01:002005-07-06T00:14:04.716+01:00Perfortuloj ĉe GleneaglesLaŭ la skota polico, ili agos severe kontraŭ perfortuloj ĉe Gleneagles.

Ĉu ili tiel agos kontraŭ la perfortuloj en la luksega hotelo?

Mi estas skeptikema!Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1118098684314058972005-06-06T23:32:00.000+01:002005-06-06T23:58:04.336+01:00Fidelio ankoraŭ estas nuntempaAntaŭ kelkaj tagoj mi spektis la faman operon de Beethoven (aŭ Betoveno se vi preferas). La verko estas bone konata al mi; sed mi neniam antaŭe rigardis ĝin sursceneje.

Tio kion faris Skota Opero estis okul- kaj orelfrapa. La orkestro kaj kantistoj majstre pritraktis la kontraston inter la belega Haydn-eska unua parto de la opero kaj la muzike tumulta klimakso kiu estis ĝisosta Beethoven-eska.

La intrigo de Fidelio temas pri mallibereco kaj libereco. Ĝi estas protesto kontraŭ nejustaĵoj en la mondo. La reĝisoro decidis uzi modernajn vestaĵojn por la roluloj. Tia decido ne ofte plaĉas al mi, ĉar mi kredas pri la graveco de historiaj epokoj. Tamen, ĉi-okaze la decido tion fari estis prava. Per la nuntempigo de ĉio la spirito de Beethoven, la revoluciulo, plenigis la operejon.

La surscenejigo ne krude aludis al la nejuste kondamnitoj niaepokaj; tamen, la mesaĝo estis trumpetita.

Ni ankoraŭ bezonas la geniecon kaj pasion por justeco de Beethoven hodiaŭ kaj ŝajne estontece.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1116438024309594572005-05-18T18:14:00.000+01:002005-05-18T18:40:24.326+01:00Vundita ĉefministroTony Blair ankoraŭ estas la brita ĉefministro. Por li kaj la Laborista Partio la rezulto de balotado ne estis triumfo; sed Blair restas estro kaj lia partio ankoraŭ havas maĵoritaton. La ekzisto de lia maĵoritato eble surprizas alilandanojn, ĉar Blair ricevis nur 37% procentoj el la voĉdonoj. Tamen, tio sufiĉas, ĉar la brita sistemo de elektado estas kruda kaj ne havas elstarajn demokratiajn trajtojn.

Tamen, lia maĵoritato nun estas duonigita; kaj Blair pro tio tuj anoncis: "Mi aŭskultos la voĉon de la popolo estontece". Ŝajne li aludis al la seniluziiĝo de maldekstremuloj pro la Milito en Irako kaj konservativecaj agadplanoj.

Ĉu li estas pentema homo? Ŝajnas ke ne, ĉar lia nova kabineto estas plenŝtopita de Blair-anoj; kaj lia ĵusanoncita programo estas klasike Blair-eca.

Estas unu grava diferenco: se nur 34 laboristaj parlamentanoj ribelos li ne plu havos maĵoritaton. La ĉefministro estas ankoraŭ orgojloplena; tamen, li estas vundita.

Brita politiko eniras interesoplenan fazon.Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6013293.post-1115121864984618012005-05-03T12:32:00.000+01:002005-05-04T00:18:16.466+01:00La Iraka Faktoro dum la brita elekta kampanjoMi ne profetos pri la rezulto de balotado en Britio: je vendredo la tuta mondo scios. Tamen, la milito en Irako daŭre ĉefrolas dum la kampanjo. Ĉefministro Tony Blair volas trumpeti la fortecon de la brita ekonomio; sed ĉiutage Irako revenas al la tagordo.

La pozicio de la Konservativa Partio estas paradoksa: ili forte subtenas la militon, sed ilia estro, Michael Howard, atakas Blair pri mensogoj rilate al intencoj, sekreta evidenco kaj detruegaj armiloj. Oni akuzas Howard pri hipokritreco sed eble li faras subtilan punkton?!

Analizistoj plejparte subtenas la tezon, ke la Liberaldemokratia Partio gajnos voĉdonojn pro la Iraka Faktoro, ĉar ili de la komenco kotraŭstaris la militon. Multaj subtenantoj de la Laborista Partio ankaŭ kontraŭstaris kaj kontraŭstaras la militon. Ĉu ili restos fidelaj al la Partio aŭ voĉdonos por la starpunkto de la Liberaldemokratia Partio de Charles Kennedy aŭ eble restos hejme?

Alia interesa fenomeno estas ke ĉeffinancministro Gordon Brown nun kampanjas kun Blair ŝultron-al-ŝultro. Li ofte kverelas kun la ĉefministro. Blair nun bezonegas lian apogon pro lia sukceso rilate al la ekonomio. Ĉu la prezo de lia publika subtenado de Blair estas garantio ke Brown finfine post la balotado fariĝos brita ĉefministro?Davidhttp://www.blogger.com/profile/13272873298110158359noreply@blogger.com